Literatura unio "Altaĵo"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literatura unio "Altaĵo (beloruse Беларускае літаратурна-мастацкае згуртаванне "Узвышша": unio de belorusaj verkistoj, kiu ekzistis inter 26-an de majo 1926 kaj decembro de la jaro 1931. Estis fondita per grupo de eksajn membrojn de Literatura Unio "Junularo". Membroj de unio: Kuzma Ĉorni (prezidanto) Kandrat Krapiva (vicprezidanto) Uladzimir Duboŭka, Pjatro Hlebka,Zmitrok Bjadulja, Jazep Puŝĉa kaj aliaj. Unio eldonadis literaturan ĵurnalon "Altaĵo" (1927-1930) kaj verkarojn de siaj membroj.

Agado de unio[redakti | redakti fonton]

Laŭ progamaj dokumentoj de unio, nova vivo dum postrevolucia epoko ekis novajn tipojn de agado. Laŭ opinio de membroj de unio, atingi pinton de nacia literaturo estis eble per edukado kaj kreskigo de junaj talentoj, supero de imitaj tradicioj kaj fondo de originala nacia skolo en nacia literatura arto per evoluigo de alta kulturo de lingvo, organika kunligo de realismaj tradicioj kun kuraĝa novigeco (vasta uzo de arta simboleco, "koncentrigita bildeco", specifa nacia temaro, kaj ĝenroj, diverseco de formoj kaj stiloj).Programo de unio trafis sub kritiko, ofte malamika kaj tendencia kaj estis religita nur parte, kaj influis en belorusa literaturo je literatura kritiko, prozo (novemulaj serĉoj de Kuzma Ĉorni, Zmitrok Bjadulja kaj aliaj), satiro (Kandrat Krapiva) kaj eposa poezio (poemoj de Uladzimir Duboŭka, en malpligranda grado je liriko kaj dramo.

Sovetunia literatura kritiko dum la jaroj 1930-aj - unua duono de 1950 plene abolis influon de unio en stariĝo de belorusa literaturo de sovetunia periodo, rilatis al ĝi kiel al malamika al socialismo organizacio; enmeto de unio en evoluo de literaturo, arta kulturo kaj estetika penso de Belorusio estis objektive taksita nur post la dua duono de la jardeko 1950.