Literatura unio "Junularo"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literatura Unio "Junularo" (beloruse - Литаратурнае Аб'яднанне "Маладняк", Tutbelorusa unio de poetoj kaj verkistoj "Junularo") estis unio de belorusaj sovetuniaj verkistoj, kiu ekzistis dum la jaroj 1923-1928. Unua literatura unio en Belorusio.

Fondo[redakti | redakti fonton]

La unio estis fondita la 28-an de novembro 1923 pro iniciato de aro de junaj verkistoj, al kiuj aliĝis kelkaŭ pli aĝaj verkistoj.

Nomo "Tutbelorusa Unio..." estis prenita post fondo de filio en Moskvo (majo 1924) kaj grupoj en Vicebsko kaj Maĥiljovo.

Agado[redakti | redakti fonton]

Filioj de unio estis fonditaj en tuta Belorusio kaj krom tio en Latvio, Rusio kaj Ĉeĥio. Unio konsistis ankaŭ de naciaj sekcioj de rusaj, polaj, hebreaj kaj litovaj verkistoj. En septembro de la jaro 1925 en unio aniĝis 507 membroj.

La Unio eldonis ĵurnalon "Junularo", kaj de majo 1925 etajn verkarojn de siaj membroj. Dum la jaroj 1924-1925 estis eldonitaj ĉirkaŭ 60 prozaj kaj poeziaj verkaroj, pli ol 20 numeroj de ĵurnalo.

Estris union komence Prezidiumo, poste - Centra Buroo (de februaro 1925), kiun gvidis Miĥas Ĉarot, Anatol Volni, Uladzimir Duboŭka, Platon Halavaĉ.

La unio efektivigis edukadan kaj klerigadan laboron inter junularo, kunhelpis evidentigi talentojn, aranĝis kontaktojn kun literaturaj unioj de aliaj sovetuniaj respublikoj, librinterŝanĝon kun aliaj landoj.

Fino de agado[redakti | redakti fonton]

Pro krizo en la unio, el ĝi en la jaro 1926 formembriĝis multaj anoj, kiuj fondis novan organizon nome literatura unio "Altaĵo", en fino de la jaro 1927 kaj komenco 1928; de "Junularo" foriĝis ĝiaj fondistoj kaj estroj, kiuj fondis siajn uniojn, inter kiuj kaj "Junularo" komencis ideologiaj kvereloj.

En novembro de la jaro 1928 la unio estis reformigita en Belorusa asocio de proletaraj verkistoj. Dun la 1930-aj jaroj multaj membroj de "Junularo" estis reprezaliitaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Две даты. //"Звязда" №229 (26837) 23 лістапада 2010
  • К. Р. Хромчанка. Маладняк // Энцыклапедыя літаратуры і мастацтва Беларусі. У 5 т./Рэд І. П. Шамякін (гал. рэд.) і інш. Т. 3: К - Н. Карчма - Найгрыш. - Мн.: БелЭн, 1986. - 751 с.
  • Ліўшыц, Уладзімір. Горацкая студыя "Аршанскага "Маладняка"(1926-1928)— Горкі: 2013.— 96 с.