Literaturo en la skota lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la dialektoj de la skota - Klarigo:
Suda (S)
Meza
- meza nordorienta (NEC)
- meza sudorienta (SEC)
- meza okcidenta (WC)
- meza sudokcidenta (SWC)
Ulstera (UL)
Norda
- sudnorda (SN)
- meza norda (MN)
Insula (IN)
Urba (U (precipe parolata en Glasgovo, Edinburgo, Dundee kaj Aberdeen, sed ankaŭ aliloke.)
Gàidhealtachd = gaela regiono, kie la skota neniam estis parolata.

En ĉi tiu artikolo temas pri literaturo en la malalteja skota lingvo, ankaŭ nomata Lallans kaj Braid (Broad) Scots. La plej antikva indiĝena lingvo ankoraŭ parolata en Skotlando estas la gaela (skotgaela, kelta idiomo derivita de la irlandgaela). Kontraste, la tiel nomata skota havas rilaton kun la nordumbria dialekto de la anglosaksa lingvo, do estas ĝermanida idiomo kiel la frisa kaj la nederlanda. Tamen, la vort-trezoro de la skota ankaŭ inkludas vortojn kaj esprimojn el la franca, la normana (skandinava) kaj la gaela (malmultajn).

Historio de la skota literaturo[redakti | redakti fonton]

Plej fruaj ekzemploj de la angla literaturo inkludas la preĝon Patronia en la nordumbria anglosaksa, kiu datumas de ĉirkaŭ la jaro 650 pK, kaj komenciĝas jene: Faeder ure, Thu the ear on heofonum. Kelkaj el la vortformoj en ĉi tiu teksto ankoraŭ aŭdiĝas en Skotlando. Inter la plej frua skota literaturo oni povas citi la verkon Brus (14-a jarcento) Cronykil (“Kroniko”) de Wyntoun, Wallace de tiel nomita “Blinda Harry” (15-a jarcento). Ekde la 15-a jarcento multa literaturo bazita sur la socio ĉirkaŭ la Reĝa Kortego en Edinburgo kaj la Universitato de St. Andrews estis kreita de verkistoj kiel Robert Henryson, William Dunbar, Douglas kaj David Lyndsay. Iu frua presita verko en la skota estis The Complaynt of Skotland (“La plendo de Skotlando”). De post la 17-a jarcento pliiĝis la angligado de Skotlando. Dum tiu periodo estis skribitaj multaj buŝe transdonitaj baladoj en la landlimaj kaj nordaj regionoj. Verkistoj de tiu periodo inkludas: Robert Sempill, Robert Sempill filon, Francis Sempill, la damon Wardlaw, kaj la damon Grizel Baillie. En la 18-a jarcento aŭtoroj kiel Allan Ramsay, Robert Burns, Robert Fergusson kaj Walter Scott daŭrigis verkadon en la skota. Kavaliro Walter Scott enkondukis skotdialektan dialogon en siajn romanojn. Ankaŭ verkis en la skota, aŭ uzis ĝin en dialogoj, konataj aŭtoroj kiel Robert Louis Stevenson, William Alexander, George MacDonald kaj J. M. Barrie.

En la viktoriana epoko, skotaj ĵurnaloj regule inkludadis senprecedence ampleksajn artikolojn kaj komentariojn en la skota idiomo En la unuaj jaroj de la dudeka jarcento, okazis renesanco de la uzado de la skota kies plej notebla eminentulo estis Hugh MacDiarmid. Lia rimarkinda poemo A Drunk Man Looks at the Thistle (“Ebriulo rigardas la kardon”, 1926) multe kontribuis al rekono de la potenco de la skota kiel moderna idiomo. Aliaj samtempuloj de MacDiarmid inkludas la verkistojn: Douglas Young, Sidney Goodsir Smith, Robert Garioch and Robert McLellan. Tamen, la renesanco precipe limiĝis al versaĵo kaj aliaj specoj de literaturo. En 1983, estis eldonita la elstara traduko el la originala greka de la Nova Testamento, fare de William Laughton Lorimer. Tiu versio estas rigardata kiel modelo de imitinda lingvaĵo.

Kelkfoje tre angle influita skota lingvaĵo estas uzata en nuntempa fikcio, ekzemple la edinburga dialekto de la skota en la romano Trainspotting (“Observado de trajnoj”) de Irvine Welsh (poste la bazo de samnoma filmo). La romano But'n'Ben A-Go-Go (“Abunda dometo” [?]) de Matthew Fitt apartenas al la genro nomata cyberpunk en la usonangla ĵargono. Ĝi estas tute verkita en tio, kion la verko Wir Ain Leid (“Nia propra lingvo”) nomas “Generala skota”. Same kiel ĉiu literaturo de tiu genro, ĝi enhavas imagplenajn neologismojn. Iom da skota lingvaĵo estas uzata en la populara bildstriaj serioj Oor Wullie (“Nia Vilĉjo”) kaj The Broons (“La familio Brown”) en la ĵurnalo Sunday Post.

Bedaŭrinde, malkiel la situacio pri la skotgaela literaturo, kiu hodiaŭ tre viglas, ne sufiĉe da verkistoj traktas la skotan lingvon kiel vehiklon por serioza literaturo.