Literflugila milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Literflugila milvo
Literflugila milvo
Literflugila milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Elanus
Specio: E. scriptus
Elanus scriptus
(Gould, 1842)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Literflugila milvo (Elanus scriptus) estas malgranda, rara kaj ekkreskeca aŭstralia rabobirdo kun kerna teritorio en centra Axustralio. Plenkreskulo estas malgranda kaj gracia, ĉefe palgriza kaj blanka rabobirdo kun nigraj ŝultroj kaj ruĝaj okuloj. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Nigraŝultra milvo escepte pro la tre distinga nigra subflugila bildo de formo de milda ‘M’ vidata dumfluge. Ripozas dumtage en tre densfoliaj arboj kaj ĉasas nokte kaj tiele ĝi estas la ununura en la mondo tute noktula rabobirdo. Kiel ĉe la aliaj elanienoj, ankaŭ ĝi estas specialista predanto de roduloj, kiujn ĝi ĉasas per ŝvebado mezaere super herbejoj kaj kampoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Literflugila milvo estis origine priskribata de la ornitologo John Gould en 1842. Ties specifa nomo estas latina vorto scriptum signife "skribita", “skribaĵo” aŭ "markita".[1] Ĝi estas unu el kvar specioj de malgranda ĉefe blankecplumaraj rabobirdoj de la genro Elanus. Taksonomia propono bazata sur studoj per DNA rekomendis klasigi tiujn milvojn kiel separata familio nome Elanedoj (Elanidae).[2] Molekula studio de 2004 baze sur sekvencoj de la citokromo-b DNA montris, ke ili disiĝis el la tipaj akcipitroj kaj agloj je pli frua dato ol la Fiŝaglo, kiu estis klasike klasita en sis propra familio.[3]

En Centra Aŭstralio, sudokcidento de Alice Springs, la pitjantjatjara termino por la Literflugila milvo estas njanjitjira.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu rabobirdo estas 33 al 38 cm longa kun enverguro de 85 al 95 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 291 g. Plenkreskulo de la Literflugila milvo estas palgriza kun blankaj kapo kaj subaj partoj. Ĝi montras karakteran longan nigran antaŭan bordon de la interna flugilo, kio similas literon 'M' aŭ 'W' dumfluge, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. Dumripoze tio havigas al ili ties elstarajn nigrajn "ŝultrojn". Ĝi havas ruĝajn okulojn, ku nigraj okulmakuloj ĉirkaŭe. Ties naztruoj estas flavaj kaj la akra hokoforma bekoj estas nigra. Ankaŭ la kruroj kaj piedoj estas flavaj, kaj la piedoj havas tri fingrojn antaŭen kaj unu malantaŭen.[5] La ino povas esti distingata per pli griza krono.[6]

La 'M' aŭ 'W' en subflugiloj, kaj manko de nigraj flugilplintoj helpas distingi ĝin el la Nigraŝultra milvo. Dumfluge ĝi flugilfrapas pli malrapide kaj profunde. Fine tiu lasta specio estas tagula, ne noktula.[6]

Ties alvoko estas kokeca trilado aŭ ripeteca laŭta kvakado.[5]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La kutima habitato de la Literflugila milvo estas duonarida malferma, arbustecaherbeca kamparo, tra la arida interno de la kontinento, kia ĉe la Channel Country and Gulf Country de Okcidenta Kvinslando kaj en la Norda Teritorio. Ties hejmteritorio povus etendi suden laŭ la rodulplagoj.[7] Tiu specio estis konstatita en la ĉirkaŭoj de Broken Hill en plej okcidenta Novsudkimrio,[8] kaj mortinta birdo estis registrita surstrate en Inverell en la nordo de la ŝtato en 1965 kaj alia vidata tie post unu jaro,[9] same kiel ĉe Lago Eyre en nordo de Suda Aŭstralio.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Literflugila milvo estas la ununura tute noktula rabobirdo.[6] Ties ĉefa predo estas la Longhara rato, Rattus villosissimus. Kiam la populacinombroj de tiu rodulo pliiĝas, sekve de la bona pluvkvanto, tiuj milvoj kapablas reproduktiĝi konstante kaj kolone tiele ke ties nombroj pliiĝas paralele. Kiam la rodulpopulacioj malpliiĝas, la tiam superabundaj milvoj povas disiĝi kaj aperas en marbordaj areoj for el sia normala teritorio kie, kvankam ili povus eventuale reproduktiĝi, ili ne insistas kaj eventuale malaperas.[6] Studo de centra Aŭstralio dum du jaroj kaj duono trovis, ke la milvoj estis relokiĝintaj en areo kie estis okazinta rodulmalpliiĝo dum ses monatoj.[10]

Tra Centra Aŭstralio, ili kunhavas habitaton kun alia noktula rodulĉasisto, nome la Turstrigo (Tyto alba), kun kiu tiu specio preferas pli grandajn rodulojn kiaj la muso de la ebenaĵoj (Pseudomys australis) dum tiu milvo predas ĉiujn speciojn, inklude la muso de la insulo Sandy (Pseudomys hermannsburgensis) kaj la Spinifeksa muso (Notomys alexis), se disponeblas.[11] Ĝenerale la Literflugilaj milvoj averaĝe manĝas unu rodulon tage. Aliaj predantoj kunhavas ties habitaton inklude la dingojn, sovaĝiĝintajn katojn kaj vulpojn.[10]

Literflugilaj milvoj estis konstatita ĉasantaj ankaŭ la enmetitajn hejmmusojn Mus musculus en nordorienta Suda Aŭstralio.[12]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Bowenville, SOr Kvinslando

La reprodukta sezono estas kutime de julio al novembro. La nesto estas granda fuŝa taso konstruita el bastoneteroj inter la foliaro ĉe arbopinto, je ĉirkaŭ kvin metroj aŭ pli alte supergrunde. Ĝi estis kovrita per verdaj folioj kaj alia materialo kia elvomitaj vomaĵoj. Multoblaj nestoj povas esti vidata en solaj arboj ĉe kazo de rodulplagoj kaj pro tio de manĝabundo. La ino demetas 3 al 4, aŭ pli rare 5 aŭ eĉ 6, senkolorecajn blankecajn ovojn grandajn 44 x 32 mm kun ruĝecbrunaj makuletoj kaj ovalformaj. La markoj estas ofte pli markataj ĉe la pli granda ovopinto.[7] La ino kovas la ovojn dum 30 tagoj kaj la idoj restas en la nesto dum ĉirkaŭ 32 tagoj.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simpson DP. (1979). Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0. 
  2. Debus, Stephen (Junio 2004). "Australian Raptors: The Big Picture", gazeto : Boobook, volumo : 22, numero : 1, paĝoj : 4–5
  3. Wink M, Sauer-Gürth H. Chancelor RD, Meyburg B-U: (2004). "Phylogenetic relationships in diurnal raptors based on nucleotide sequences of mitochondrial and nuclear marker genes", Chancelor RD, Meyburg B-U: (plena teksto) Raptors Worldwide. Berlin: WWGBP, 483–98. Alirdato: 11a Majo 2010. 
  4. Cliff Goddard. (1992). Pitjantjatjara/Yankunytjatjara To English Dictionary, 2nd, Alice Springs: Institute for Aboriginal Development. ISBN 0-949659-64-9. 
  5. 5,0 5,1 (1970) A Field Guide to Australian Birds:Non-passerines. Adelaide: Rigby. ISBN 0-85179-102-6. 
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 Letter-winged Kite. Birds in Backyards (11 November 2009). Alirita 10a de majo 2010.
  7. 7,0 7,1 (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self. ISBN 0-646-42798-9. 
  8. Broken Hill Complex - biodiversity
  9. Baldwin, Merle (1975). "Birds of Inverell District", gazeto : Emu, volumo : 75, numero : 2, paĝoj : 113–20. COI:10.1071/MU9750113
  10. 10,0 10,1 Pavey CR, Eldridge SR, Heywood M (2008). "Journal of Mammalogy", gazeto : Journal of Arid Environments, volumo : 89, numero : 3, paĝoj : 674–83. COI:10.1644/07-MAMM-A-168R.1
  11. Pavey CR, Gorman J, Heywood M (2008). "Dietary overlap between the nocturnal letter-winged kite Elanus scriptus and barn owl Tyto alba during a rodent outbreak in arid Australia", gazeto : Journal of Arid Environments, volumo : 72, numero : 12, paĝoj : 2282–86. COI:10.1016/j.jaridenv.2008.07.013
  12. David Baker-Gabb, Pettigrew JD (1982). "Non-breeding diet of the Letter-winged Kite in north-eastern South Australia", gazeto : Corella, volumo : 6, paĝoj : 19–20
  • BirdLife International (2006) Species factsheet: Elanus scriptus. Downloaded from http://www.birdlife.org on 15/11/2006
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). (1993). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 978-0-19-553069-8
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj