Prestipo
El Vikipedio
(Alidirektita el Literilo)
Prestipoj (ankaŭ nomataj literiloj aŭ simple tipoj) estas foje lignaj, sed plej ofte metalaj formoj, kiuj havas spegulbildan gravuraĵon de litero ĉe unu flanko kaj tradicie uziĝas por presado de literoj sur paperon, do por kreado de reproduktebla teksto: el tiaj paperoj eblas fari ekzemple afiŝojn aŭ informilojn, sed ankaŭ eblas kombini plurajn por gazeto aŭ libro. Post la enkonduko de fota tipografio literiloj nur malofte kaj nostalgie uziĝas.
Sortimento da prestipoj estas tiparo.

