Parolalfabeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literuma aboco (aŭ literuma alfabeto) estas aro de vortoj, kiuj reprezentas literojn. Ili estas uzataj por literumi, en ĉiuj kazoj en kiuj gravas eviti miskomprenojn, kaj la simplaj nomoj de la literoj ne sufiĉe klaras (komparu do kun Esperanta alfabeto).

Literumaj tabeloj

Ĝenerale

Literumado estas komplika, multfaseta afero. Tio same en Esperanto kaj en la diversaj landoj kaj organizaĵoj, vidu sube. Kiel jam dirite en la komenco, klara literumado speciale gravas en kazoj, kie oni devas eviti miskomprenon. Pro tio la literumado estas uzata en strikte standardigita formo en aviado kaj en armeoj. Tie ja povas okazi gravaj akcidentoj, se alia vorto estas komprenita ol intencita. Sed ankaŭ je malpli gravaj okazoj bona kompreno utilas, ŝparas tempon.

ILERA, la Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj praktikis dum dekmilo de radiokontaktoj literuman alfabeton, kiu devas esti bone komprenita ankaŭ dum malbona kvalito de la uzata kanalo. El tiu sperto longjara evoluiĝis literuma alfabeto, kiu tre similas al la ICAO-alfabeto uzata en aviado. Vidu pli sube.

Esperanto

En Esperanto uziĝas pluraj literumaj alfabetoj. La sekvanta tabelo listigas du – la unua de nekonata fonto (laŭŝajne el la vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause) kaj la dua plume de Pejno Simono kaj publikigita en la revuo Monato[1].

Por internacia komprenebleco vidu en la sekva alineo la ILERA-tabelon.

Litero Sistemo 1 (Kraŭza?) Sistemo 2 (Pejna)
A Asfalto Akvo
B Barbaro Baldaŭ
C Centimetro Cedro
Ĉ Ĉefo Ĉirkaŭ
D Doktoro Dolĉa
E Elemento Eĥo
F Fabriko Fajfi
G Gumo Golfo
Ĝ Ĝirafo Ĝis
H Hotelo Hejme
Ĥ Ĥaoso Ĥoro
I Insekto Iĝi
J Jubileo Jaĥto
Ĵ Ĵurnalo Ĵuri
K Kilogramo Korpo
L Legendo Lingvo
M Maŝino Morgaŭ
N Naturo Nokto
O Oktobro Ofte
P Papero Pelvo
Q kuo kuo
R Rekordo Riĉa
S Salato Sankta
Ŝ Ŝilingo Ŝaŭmi
T Triumfo Tempo
U Universo Uzi
Ŭ Universo hoketo Ŭa-ŭa
V Vulkano Vespo
W ĝermana vo (vavo) vavo
X ikso ikso
Y ipsilono ipsilono
Z Zinko Zorgi
@ Asfalto envolvita (heliko)
ç Centimetro subhoko (cedilo)
ø Oktobro trastreko
´ streko supren
` streko falanta
^ cirkumflekso
~ tildo
˘ˇ hoketo
° cirkleto
¨ tremao
- streko kuŝanta

Internaciaj kaj Nacilingvaj

En diversaj lingvoj estas uzataj diversaj literumaj tabeloj. Eĉ por la internacia komunikado en la angla ekzistas diversaj tabeloj; plej ofte estas uzata tabelo origine difinita en NATO, hodiaŭ uzata ekzemple en civila aviado de la ICAO, la Internacia Civila Aviada Organizo. Pri tiu alfabeto vidu literumalfabeto de ICAO), de la Federacia Aviada Administracio, de la Internacia Telekomunika Unio kaj pluaj.

La alfabeto uzata de ILERA, ĉar ĝi tre similas al la ICAO- (aviada) alfabeto estas komprenebla inter ambaŭ grupoj. ILERA, la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj evoluigis kaj plievoluigis ĝin dum miloj da eterkontaktoj. Tiu uzo en praktiko ankaŭ okazis dum tre malbonaj eterkondiĉoj, do kiam oni nur malbone komprenas la voĉon de la alia stacio.

Litero ICAO
NATO
ILERA Angla Angla
internacie
Ĉeĥa Finna Franca Germana
(DIN 5009)
Itala Slovaka
A Alfa [alfa] alfa Alfred Amsterdam Adam Aarne Anatole Anton Ancona Adam
B Bravo [bravo] brave Benjamin Baltimore Božena Bertta Berthe Berta Bari Božena
C Charlie [ĉali] ĉarli Charles Casablanca Cyril Celsius Célestine Cäsar Como Cyril
D Delta [delta] delta David Denmark David Daavid Désiré Dora Domodossola David
E Echo [eko] eko Edward Edison Emil Eemeli Eugène Emil Empoli Emil
F Foxtrot [fakstrat ~ fokstrot] fokstrot Frederick Florida František Faarao François Friedrich Firenze František
G Golf [galf ~ golf] golf George Gallipoli Gustav Gideon Gaston Gustav Genova Gustáv
H Hotel [hotel'] hotel Harry Havanna Helena Heikki Henri Heinrich Hotel Helena
I India [india] india Isaac Italia Ivan Iivari Irma Ida Imola Ivan
J Juliet [ĝuliet'] juliet Jack Jerusalem Josef Jussi Joseph Julius Juventus Jozef
K Kilo [kilo] kilo King Kilogram Karel Kalle Kléber Kaufmann Kilometro Karol
L Lima [lima] lima London Liverpool Ludvík Lauri Louis Ludwig Livorno Ladislav
M Mike [majk] majk Mary Madagaskar Marie Matti Marcel Martha Milano Mária
N November [navemba ~ novemba] novembro Nellie New York Neruda Niilo Nicolas Nordpol Napoli Norbert
O Oscar [aska ~ oska] oskar Oliver Oslo Otakar Otto Oscar Otto Otranto Oto
P Papa [papa'] papa Peter Paris Petr Paavo Pierre Paula Pisa Peter
Q Quebec [kebek'] kvebek Queen Québec Quido kuu Quintal Quelle Quadro Quído
R Romeo [ro'meo] romeo Robert Roma Rudolf Risto Raoul Richard Roma Rudolf
S Sierra [siera] siera Samuel Santiago Svatopluk Sakari Suzanne Samuel Savona Svätopluk
T Tango [tango] tango Tommy Tripoli Tomáš Tyyne Thérèse Theodor Torino Tomáš
U Uniform [ju'nifom ~ u'nifom] uniformo Uncle Uppsala Urban Urho Ursule Ulrich Udine Urban
V Victor [vikta] viktor Victor Valencia Václav Vihtori Victor Viktor Venezia Václav
W Whiskey [viski] ŭiski William Washington Dvojité V wiski William Wilhelm Vu Doppia Dvojité W
X X-ray [eks rej] eksrej X-ray Xanthippe Xaver äksä Xavier Xanthippe Xilofono Xaver
Y Yankee [janki] janki Yellow Yokohama Ypsilon (tvrdé y) Yrjö Yvonne Ypsilon Ipsilon Ypsilon
Z Zulu [zulu] zulu Zebra Zürich Zuzana tseta Zoé Zacharias Zara Zuzana
@ at [at] ĉe

Ĉapelitaj literoj

Ekzistas proponoj pri ĉapelitaj literoj. Sed multaj preferas en tiuj kazoj literumi laŭ la Zamenhofa sistemo, do ĉ literumas ĉarli hotel ktp.

Specialajn signojn kaj literkombinojn, kiuj okazas nur en kelkaj nacilingvaj alfabetoj, listigas la sekvanta tabelo.

Litero Ĉeĥa Germana
(DIN 5009)
Slovaka Finna Franca
Ä alfa-alfa Ärger äiti
Č Čeněk Čadca
Ď Ďáblice Ďumbier
Ě E s háčkem
É E s čárkou (dlouhé E) Émile
Ch charlie-hotel Chrudim Charlotte Chopok
Í I s čárkou (dlouhé měkké I)
Ľ Ľubochňa Ľubochňa
Š Šimon Šárka
Sch sierra-charlie-hotel Schule
ß sierra-sierra Eszett
Ň Nina Nitra
Ó O s čárkou (dlouhé O)
Ö oscar-echo Ökonom öljy
Ř Řehoř
Ť Těšnov Teplá
Ů uniform-oscar U s kroužkem
Ú U s čárkou
Ü uniform-echo Übermut
Ý Y s čárkou (dlouhé tvrdé Y)
Ž Žofie Žofia

Prononcado de numeraloj

Kiel parto de la literuma tabelo eblas kompreni ankaŭ rekomenditan prononcadon de la numeraloj, kiu devas malebligi al misaŭdoj.

Numeralo Esperante Prononco
NATO kaj ICAO
ITU/IMO
0 Nulo [zero ~ ziro] Nadazero [nadazero']
1 Unu [ŭan] Unaone [unavan']
2 Du [tu] Bissotwo [bisotu']
3 Tri [tri] Terrathree [teratri']
4 Kvar [foŭa] Kartefour [kartefo'ar ~ katefo'a]
5 Kvin [fajf] Pantafive [pantafajv']
6 Sis [siks] Soxisix [soksisiks']
7 Sepen [seven] Setteseven [setesev'n]
8 Ok [ejt] Oktoeight [aktoejt']
9 Naŭ [najna] Novenine [novenajn'a]

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/01, paĝo 22: Bonvolu l-i-t-e-r-umi! verkita de Pejno Simono.