Parolalfabeto de ICAO

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La literumalfabeto de ICAO (nomata ankaŭ Aeronaŭtika Fonetika Alfabeto) estas vaste uzata literumalfabeto kreita de la Internacia Civil-Avia Organizaĵo por ebligi bonan komprenon dum voĉaj radiokontaktoj kaj poste adoptita de multaj aliaj organizaĵoj.

Eblas uzi ĝin ankaŭ en Esperanto. Por la supersignaj literoj de Esperanto ekzistas du eblecoj:

Unu rekomendas aldoni la vorton "ĉapelo" aŭ "hoketo": ĈĜĤĴŜŬ = ĉali ĉapelo golf ĉapelo hotél ĉapelo ĝuliét ĉapelo siera ĉapelo júnifom hoketo.

La plej ofte uzata metodo estas, uzi la Zamenhofan transliterumadon, do ch por ĉ, voĉe ĉarli hotel ktp.

Litero Angla kodvorto IFA de ICAO Esperanta prononco
A Alfa / Alpha ˈælfɑ alfa
B Bravo ˈbrɑːˈvo bravo
C Charlie ˈtʃɑːli  aŭ  ˈʃɑːli ĉali / ŝali
D Delta ˈdeltɑ delta
E Echo ˈeko eko
F Foxtrot ˈfɔkstrɔt fokstrot
G Golf ɡʌlf [tiel] golf
H Hotel hoːˈtel hotél
I India ˈindiˑɑ índia
J Juliett / Juliet ˈdʒuːliˑˈet ĝu liét
K Kilo ˈkiːlo kilo
L Lima ˈliːmɑ lima
M Mike mɑik majk
N November noˈvembə novemba
O Oscar ˈɔskɑ oska
P Papa pəˈpɑ papá
Q Quebec keˈbek kebék
R Romeo ˈroːmiˑo rómio
S Sierra siˈerɑ siera
T Tango ˈtænɡo [tiel] tango
U Uniform ˈjuːnifɔːm  aŭ  ˈuːnifɔrm júnifom / úniform
V Victor ˈviktɑ vikta
W Whiskey ˈwiski ŭiski
X X-ray / Xray ˈeksˈrei eks rej
Y Yankee ˈjænki [tiel] janki
Z Zulu ˈzuːluː zulu

Origino

Oni uzas aeronaŭtikan fonetikan alfabeton por buŝsendi ajnan informon sed ĉefe kiam estas nombroj aŭ vortoj kiuj estas tre gravaj.

Multaj lingvoj havas literojn kaj ciferojn voĉlegatajn egale; kiel la angla lingvo, kie la ciferon nul kaj la literon O oni ofte egale nomas "O"; aŭ la hispana, kie la literoj "V" kaj "B" havas saman prononcon. Alia problemo kiun ne havas la aeronaŭtika fonetika alfabeto estas ke elsendi nomojn, alilandajn vortojn kiel "Tsiolkovsky", aŭ nombrojn kiuj kun interferoj kaj bruoj kiu ofte okazas dum la radiofonaj sendoj, povas esti konfuza, kiel "ses dek sep" kaj "sep dek sep".

Laŭ internacia akordo inter la landoj membroj de ICAO, oni kreis universalan fonetikan alfabeton por internaciaj radiosendoj kiu sin bazas sur la alfabeto de la angla (la lingvo uzata por internacia aeronaŭtiko) kaj kiu anstataŭas aliajn fonetikajn alfabetojn kiuj ekzistis ĝis tiam. Krom esti uzata en la aeronaŭtikaj elsendoj kiujn ICAO kontrolas, ĝi estas uzata en militaj elsendoj. Ĝi estas la alfabeto de la NATO kaj de amatora radio tutmonde.

Metodo por uzi

Ĉi tiu alfabeto funkcias donanta vorton al ĉiu litero, kiel ni vidas en la ekzemploj:

  • N334AA: "November Three Three Four Alfa Alfa" por numerplato de avio.

Kiam oni uzas tiun sistemon en aliaj lingvoj oni povas traduki la numerojn:

  • N334AA: "November Tri Tri Kvar Alfa Alfa"

Ankaŭ oni povas, por fari pli rapidaj la elsendojn, kalkuli kiomfoje numero ripetas, tiam la ekzemplo estas:

  • N334AA: "November Duobla Tri Kvar Duobla Alfa"
  • 1700000123 "Unu Sep Kvinobla Nul Unu Du Tri".

La uzo de cent kaj de mil sekvas estas jena:

  • 800, "Eight Hundred" for okcent.
  • 3000, "Three thousand" for trimil
  • 4600, "Four thousand Six hundred" por kvarmil sescent
  • 12000, "One Two Thousand" por dudekmil (kio litere nomas "unu du mil")

Angle, la numera apartigo estas punkto "." kaj oni pronocas kiel "DECIMAL". Ekzemple:

  • 118.15, "One One Eight Decimal One Five" por tiu radiofrekvenco (esperante: "Unu Unu Ok Punkto Unu Kvin")

La nomado de vortoj bazis en komunaj anglaj vortoj (kiam ili asignis la vortaro) kiu uzis la literojn. Sed, poste a la jaroj kaj a la maluzo de kelkaj vortoj, oni uzas aliajn vortojn jam ĉu la ICAO ne ĝin agnoskas.