Literumita tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:English ouija board.jpg
La Literumita tabulo en la angla

La literumita tabulo estas tabulo kun literoj kaj numeroj per kiu oni kredas ke oni povas paroli kun la mortintoj. Ekzistas diversaj teorioj pri la fenomeno kaj ĝia origino ne estas konata. Sed oni pensas ke ĝi venas el finoj de la 19-a jarcento kiam spiritismo furoris en okcidenta Eŭropo. Ankoraŭ hodiaŭ estas vaste uzata kiel serioza aŭ malserioza ilo por komunikiĝi kun la spiritoj. Ĝia vera nomo estas ouija kio estas kunmetaĵo de oui kaj ja (jes en la franca kaj germana respektive).