Litia-fera-fosfata akumulatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La litia-fera-fosfata akumulatoro estas pluevoluigo de la litia-jona akumulatoro. Oni uzas katodmaterialon kiel LiFe-PO4.

Avantaĝo[redakti | redakti fonton]

La LiFe-PO4-ĉeloj donas tre grandan malŝarĝan fluon. Male al kutimaj Li-jonaj ĉeloj, ne estiĝas metala litio kaj oksigeno, tiel ĝi estas pli sekura ol la Li-jonaj.

La ŝarĝo de la akumulatoro okazas dum kelkaj minutoj, dum la povuma denso (ĝis 3000 W/kg) estas pli granda ol ĉe la litio-jona akumulatoro. Plua avantaĝo, ke ĝi ne uzas la raran metalon kobalto.

Malavantaĝo[redakti | redakti fonton]

La tipa ĉela tensio de 3,3 voltoj estas pli malgranda ol ĉe la Li-jona (3,7 V).