Litova mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nekristana mitologie kulta oferoŝtono kaj altaro sur la monteto Rambynas

La litova mitologio estas la prakristana mitologio kun tradiciaj mitaj rakontoj, ritoj kaj religiaj simboloj de la parolantoj de la litova lingvo en Baltio. Relative grandaj similecoj – jam pro simileco de la etnaj lingvoj kaj kulturaj tradicioj - ekzistas al la latva kaj la praprusa mitologioj, tiel ke ofte oni grupigas la mitologiajn rakontojn, ritojn kaj simbolojn de la tri baltaj lingvoj kategoriige kiel "balta mitologio". Certa similecoj ankaŭ ekzistas kun la diversaj variaĵoj de la slava mitologio, malpli fortaj kun la kulture pli foraj ĝermana kaj kelta mitologioj.

Historio de la scienca esploro pri la litova mitologio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Oficiale la kristaniĝo de la litova popolo okazis dum la jaro 1387, tiu de la litovoj en la marborda regiono Ĵemajtio eĉ nur dum 1413. La litovoj do – post la hungaroj – estis la lasta eŭropa popolo konvertigitaj al kristanismo, post kiam dum pli ol jarcento aparte la ordeno de germanaj kavaliroj ĉiujare armee atakis la Grandan Duklandon Litovio kaj tre premis la litovan regnon, sen sukcesi konkeri ĝin aŭ perglave "kristanigi" la rezistan tribaron. Antaŭe la kavalira ordeno tamen ja sukcesis konkeri la teritorion de la same balta popolo de praprusoj sudokcidente de Litovio, provis kaj ene de 80 jaroj de forta loka rezisto ankaŭ sukcesis genocide neniigi tiun popolon, tiel ke la germanaj konkerintoj iĝis daŭraj najbaroj de la litovoj. Dum la jaro 1387 la litova grandduko Jogaila ordonis la kristanigon de siaj ŝtatanoj, por malfermi la politikan vojon al pli forta alianco kun la najbara kristana regno Pollando. La civitanaro tre malvolonte akceptis tiun kristanigon, kaj ankoraŭ el la 18-a jarcento ekzistas pruvoj pri adoro de la antikvaj prakristanaj litovaj kultoj.

Restoj de la litova mitologio konserviĝis en la popolaj kutimoj, kantaro kaj en multaj tradiciaj mitaj rakontoj. Konkretaj skribaj fontoj pri la litova mitologio tamen nur ekzistas tre malamplekse kaj parte el tempoj jarcentojn post la oficiale kristaniga jaro 1387. Inter la plej fruaj skribaj fontoj kalkuliĝas la "Livonia Kroniko" de Heinrich der Lette (Henriko la latvo) de la jaroj 1225 ĝis 1227, la "Livonia Rima Kroniko" (germane Livländische Reimchronik, de 1290 ĝis 1296, vojaĝoraportoj de Wiegand von Marburg kaj la kroniko de la ordena pastro Peter von Dusburg (1326). Du jarcentojn poste la kroniko de la dominikana monaĥo Simon Grunau (1519-1529), ekleziaj ordonoj pri malpermesoj de "paganaj kultaĵoj" kaj raportoj de la jezuitoj liveras pli detalajn informojn.

Dum la 19-a jarcento diversaj engaĝitaj etnologoj, kiuj profesie ofte estas lernejaj instruistoj, pastroj kaj kuracistoj, komencas kolekti rakontojn pri eroj de la antikva litova mitologio. Tamen ĝis tiam la plejparto de la parolantoj de la litova lingvo - post fine 500 jaroj da kristana persekuto de la prakristanaj ritoj kaj mitoj – ne plu praktikis la antikvan religion kaj forgesis multon el la tradicioj, kaj la kantistoj de la tradiciaj popolaj kantoj (la dainos) samkiel la rakontantoj de popolaj legendoj kaj fabeloj plejparte ne plu aŭ nur tre malkomplete komprenis la signifon de la rakontaĵoj. La de etnologoj kolektitaj popolaj kantoj kaj rakontoj sen klarigoj estas la kruda materialo por rekonstruo de la antikva mitologio. Grava fonto estas la religia leksiko, la analizo de propraj nomoj de dioj kaj mitologiaj estaĵoj aplike de etimologia, historie kompara lingvistiko.

Esploro[redakti | redakti fonton]

Postaj fontoj – de ekde la 16-a jarcento - jam konsiderendas provoj de rekonstruo de la perdiĝanta antikva mitaro, en kiuj la litovaj mitologiaj propraĵoj parte kompeniĝis analogie al la klasika klasika mitologio de antikva Grekio, al kiu la litova mitologio kompreneble ne havas rektan ligon. Ekzemple por tia iom "grekigita" verko estas la verko "De diis Samagitarum..." (pri la dioj de la Ĵemajtianoj) de Jan Lasicki el la jaro 1582.

La unuan ampleksan rekonstruon komence de la 19-a jarcento verkis la pollingva litova historiisto Teodoras Narbutas. Du pliaj modernaj rekonstruoj de Marija Gimbutas kaj Algirdas Julien Greimas internacie konatiĝis, dum la verkoj de Norbertas Vėlius, Gintaras Beresnevičius kaj Vladimir Toporov apenaŭ diskoniĝis. La rekonstrua metodaro tamen estas problema, kaj neniu provo ĝis nun atingis plenan aprobon de la historiistoj.

Multaj fakuloj tial preferas la rekonstruon de litova mitologio pere de kaj la historiaj, kaj la arkeologiaj kaj la etnografiaj datumoj. La problemo de ĉia rekonstruo, kiu celas produkti la "finan version" de nacilingva mitologio, kompreneble estas, ke la litova (kiel ĉiu etna) mitologio neniam estis senmova, sed daŭre pluevoluiĝanta kaj ŝanĝiĝanta. Kaj, kiel jam aludite, multaj sciencistoj en siaj konceptoj estis influitaj de la slava aŭ la antikva greka respektive romia mitologioj, kaj estis aŭ pie kristanaj aŭ kontraste aparte kontraŭ-kristanaj, do havis kromajn kulturajn aŭ kredajn fonojn, kiuj kolorigis la interpretojn.

Rekonstruoj de la mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Marija Gimbutas la fundamenta strukturo de la litova mitologio baziĝis sur matriarka sistemo de diinoj, kiuj reprezentis diversajn aspektojn de la naturo – ekzemple ĉielo, tero, luno, akvo, luno ktp. La posta evoluo direktiĝis al patriarkeco, tiel ke multaj diinoj perdis sian potencon kaj konatecon. La tagan kaj noktan ĉielon reprezentis la dioj Dievas (luma, taga dio) kaj Vėlinės (dio de la nokto kaj la regno de la mortintoj).

Periodoj de la litova mitologio[redakti | redakti fonton]

La prakristana mitologio precipe konatas per supozoj kaj rekonstruoj, kvankam iuj konataj mitolgiaj elementoj pruveblis pere de trovitaj fontoj kaj de arkeologiaj malkovroj.

La dua periodo de la litova mitologio disvolviĝis inter la 15-a kaj la mezo de la 17-a jarcento. La mitoj de tiu periodo ofte temigis heroajn rakontojn pri la fondo de la litova ŝtato. Inter tiuj rakontoj estas tiu pri sonĝo de la grandduko Gediminas kaj la fondo de la litova ĉefurbo Vilno. Multaj tiuspecaj legendoj referencas al konkretaj historiaj eventoj de la nacia historio. Ĝenerale tiuj mitoj tre influas la identecon de la litova patriotismo.

La tria periodo komenciĝis fine de la 16-a jarcento per la kreskanta influo de la kristanismo kaj la intensa kristaniga misiado pere de la katolikaj jezuitoj precipe el Pollando kaj de luteranaj predikantoj precipe el Orienta Prusio. La kristanaj misiistoj komprenis, ke la antaŭa simpla detruo de prakristanaj kultejoj, la malpermeso kaj "diabligo" de prakristanaj tradicioj ne rompis, sed male vekis iuspecan reziston de la popolanoj kontraŭ la perforta kristanigo. Ekde nun ruzaj misiistoj klopodis instrumentigi elementojn de la tradicia prakristana religio por kristanigaj celoj, kaj intermiksis originajn nekristanajn kaj aldonitajn kristanajn elementojn.

La kvara periodo de la litova mitologio komenciĝis dum la 19-a jarcento, kiam ne nur la eduka elito, sed ankaŭ plejparto de la civitanaro komencis interesiĝi pri la antikva mitaro, spite al tio ke la ekse potenca mezepoka litova regno estis konkerita de la Rusia Imperio kaj fine de la jarcento eĉ entute literaturo en la litova lingvo estis malpermesita en la okupita Litovio (vidu la artikolon pri la kulturaj kontrabandistoj Knygnešiai). La legendoj kaj rakontoj de tiu periodo ofte montriĝis pripensoj de pli fruaj mitoj, ne kiel realaj, sed kiel enigmigitaj perceptoj de la magia pasinto. Tiuj rakontoj koncentriĝas pri moralaj problemoj kaj pri heroa vido de la pasinteco, kaj unuopaj herooj ofte eĉ ne havas propran nomon, sed nur nomiĝas "gvidanto", "kuraĝa junulo" aŭ "reganto".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]