Litoviaj judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
vivteritorioj de litovaj kaj polaj judoj en la Rusia Imperio ĉirkaŭ la jaro 1905

La litoviaj judoj - jide ליטוואק [Litvak], plurale Litvakes, ina formo Litviĉke, plural Litviĉkes (litove Litvakas, plurale Litvakai, ruse Литвак, plurale Литваки́), komparu la esperantlingvan vorton Litvo por la Grandduklando Litovio laŭ la slava vorto "Litva" por Litovio - ekde la mezepoko estis grava parto de la loĝantaro de la historia Grandduklando Litovio, kies teritorio kovris grandajn partojn de la nuntempaj ŝtatoj Litovio, Belorusio kaj Ukrainio, kaj iom de la nunaj Latvio kaj Pollando.

La historio de la judoj en Litovio fontis en la frua mezepoko. La unuaj judoj probable enmigris el sudoriento en la teritorion de la pli posta Grandduklando Litovio.[1] En multe pli grandaj nombroj ekde la 12-a jarcento german- respektive jidlingvaj judoj sekve de la mezepokaj kontraŭjudaj pogromoj (kadre de la krucmilitoj kaj de paniko pri pestaj epidemioj) enmigris el germanlingvaj regionoj de Mezeŭropo orienten. La plejparte religie toleremaj regantoj de la Reĝlando Pollando kaj de la Grandduklando Litovio subtenis la loĝigon de judaj enmigrintoj, kies konoj kaj kontaktoj estis tre prosperiga por la ekonomia evoluoj de tiuj landoj. Post la mezepoko pli kaj pli kreskis la nombro de judaj civitanoj kaj judaj komunumoj en Litovio samkiel en Pollando, kaj iom post iom la Grandduklando Litovio en la 17-a kaj 18-a jarcentoj evoluiĝis ĝis centro de eŭropa judismo, kun kultura centro en la litova ĉefurbo Vilno, kiu nomatis „Jerusalemo de Litovio“ aŭ „Jerusalemo de la Nordo“.

Post la sovetunia konkero de la tri baltiaj respublikoj sekve de la pakto Molotov-Ribbentrop en junio 1940, pli ol miliono da judoj vivis en la teritorio de la historia Litovio, dividita inter ses tiutempaj ŝtatoj: Latva SSR: 94 000, Litova SSR: 147 000, Pollando: 505 000, Rusia SFSR: 4 000, Belorusa SSR: 375 000, Ukrainia SSR: 32 000. Pli ol 90 procentaĵoj da ili dum la okupo fare de la armeo de Nazia Germanio inter la jaroj 1941 kaj 1945 murdiĝis fare de la germanaj nazioj kaj iliaj lokaj helpantoj.[2]

La eksa juda gimnazio en Vilno

Grandduklando Litovio[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de judoj en Litovio unuafoje skribe dokumentiĝis en 997.[3] En Eišiškės, malgranda urboeto sude de Vilno, troviĝis judaj tomboŝtonoj, kiuj parte estas el la 11-a jarcento.[4] La historiisto Abraham Harkabi defendis la hipotezon ke judoj el Babilonio kaj aliaj teritorioj de okcidenta Azio en la 9-a kaj 10-a jarcentoj enmigris al Litovio. Pli pruveblas la alternativa tezo ke judoj post la pereo de la regno de Ĥazaroj ekvivis kiel internaciaj komercistoj en la fortikitaj urboj de la Grandduklando Litovio, aparte en Gardinas (Grodno), Kaŭno (Kovno), Minsk kaj Pinsk. Ili havis la titolon servi camarae regis "ĉambraj servistoj de la regantoj" kaj havis la protekton de la grandduko kaj ties reprezentaj regantoj.[5] Simon Dubnov supozas, ke judoj jam sekve de la Unua Krucmilito fine de la 11-a jarcento el germanlingvaj teritorioj de Centra Eŭropo enmigris al Litovio. [3]

Survoje al grandpotenco[redakti | redakti fonton]

Grandduklando Litovio kaj Reĝlando Pollando en la 15-a jarcento
flave: la Grandduklando Litovio

Laŭ legendo jam la grandduko Gediminas mallonge post la jaro 1320, kiam fondiĝis la urbo Vilno, donis al la judoj de Litovio privilegiojn. La plej malnovaj dokumente konservitaj privilegioj estas de Vytautas el 1388 por la judoj de Bresto kaj Trakai, la antaŭa ĉefurbo de Litovio - tiuj dokumentoj orientiĝas laŭ pli malnovaj modeloj el Pollando.[6] La postan jaron Vytautas al la judoj de la urbo nun nomata Hrodno (litove nomata Gardinas, pole Grodno) donis aparte ampleksan privilegion, kiu garantiis posedon, liberan moviĝon kaj religian praktikadon sen ia limigo. El la privilegia dokumento evidentiĝas, ke la judoj jam ekde longa tempo vivis en la urbo, posedis grundon kaj profesie laboris en multaj ekonomiaj branĉoj, ke ili kiel metiistoj kaj komercistoj havis ekzakte la samajn rajtojn kiel kristanoj kaj ke en la urbo estis sinagogo kaj juda tombejo. La judoj en la Grandduklando Litovio, kontraste al Pollando, jam tiutempe konsistigis "trian socian tavolon" samrajtan al la kristana urbanaro.[7] Sub grandduko Vytautas karaimoj el la duoninsulo Krimeo estis loĝigitaj en Trakai. La nombron de la judoj en la tiutempa Grandduklando fakuloj taksas je 6000.[8]

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj kreskis la prospero kaj influo de la judaj komunumoj. Ekestis bonhava juda socia tavolo de komercistoj, terposedantoj kaj impostkolektantoj, dum la plimulto de judaj loĝantoj vivis en malriĉaj cirkonstancoj. En 1495 la judoj surprize estis forpelitaj el Litovio de grandduko Aleksandro. La litovaj judoj ekvivis en al najbara regno Pollando, kaj rajtis, post kiam Aleksandro post la morto de sia frato heredis la reĝan kronon de Pollando, reveni al Litovio. Ankaŭ la sinteno de liaj posteuloj Sigismondo la 2-a de Litovio kaj Sigismondo la 3-a Aŭgusto al la judoj estis ofte kontraŭdira. En 1528 grandduko Sigismondo la 1-a preme de la kristanaj urbanoj malpermesis al la judoj la vivadon kaj komercadon en Vilno kaj poste ankaŭ en Kaŭno, sed li samtempe nomumis judojn impostkolektantoj de ambaŭ urboj kaj konfirmis la privilegiojn de la judoj en statuto de 1529. En statuto de 1566 la judaj civitanoj tamen estis devigitaj porti flavan ĉapon aŭ ĉapelon por kontrastigi ilin de la kristanaj civitanoj.

Konataj gejudoj de litova deveno[redakti | redakti fonton]

busto de la gaono de Vilno en la loko de la eksa granda sinagogo en Vilno
Marc Chagall, portreto de Jehuda Pen, ĉ. la jaro 1915
la violinisto Jascha Heifetz en 1953

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herman Rosenthal: Origin of Lithuanian Jews artikolo „Lithuania“ en: Jewish Encyclopedia, volumo 8, Novjorko & Londono 1904, paĝo 119 (angle)]
  2. Dovid Katz: Lithuanian Jewish Culture ["kulturo de litovaj judoj"]. Vilno 2004, paĝoj 22 kaj sekvaj, kaj 323 (angle)
  3. 3,0 3,1 Dovid Katz: Lituanian Jewish Culture. Vilno 2004, paĝo 51 (angle)
  4. Jaffa Eliaĥ (Yaffa Eliach): There Once Was a World ("iam estis mondo"). Boston 1998 (angle) ISBN 0-316-23252-1 online
  5. Masha Greenbaum: The Jews of Lithuania. A history of a remarkable community, 1316–1945 ("La judoj de Litovio. Historio de rimarkinda komunumo"). Jerusalemo 1995, paĝoj 2 kaj sekvaj (angle), ISBN 965-229-132-3.
  6. Herman Rosenthal: La ĉarto de 1388 (angle) artikolo „Lithuania“ en: Jewish Encyclopedia, volumo 8, Novjorko & Londono 1904, paĝo 119
  7. Haim Ben-Sasson, Ezra Mendelsohn, Stefan Krakowski, Isaiah Trunk, Sara Neshamith, David Sfard, Moshe Avidan, Lena Stanley-Clamp: Pollando, artikolo anglalingva en: Encyclopaedia Judaica, eld. Michael Berenbaum kaj Fred Skolnik. volumo 16, 2-a eldono, Macmillan Reference, Detroit, Usono 2007, paĝo 292, Gale Virtual Reference Library
  8. Dov Levin: Lithuania, artikolo anglalingva en: The YIVO Encyclopedia of Jews en Eastern Europe, 2 volumoj, Yale University Press, New Haven 2008