Litovio en la Somera Olimpiko 1924

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 1924 en Parizo
13 sportistoj en 2 disciplinoj (fakoj)
Medaloj oro
0
arĝento
0
bronzo
0
sumo
0
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)

Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 1924 en Parizo (Francio). Temis pri la unua partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio. En la olimpika aliĝilo, la Litova Olimpika Komitato listigis sep sportajn disciplinojn (boksado, biciklado, skermado, futbalo, luktado, gimnastiko kaj pafado), sed fine sendis atletojn nur por futbalo kaj biciklado. Du biciklistoj partoprenis en la konkuro de 188 kilometroj, kaj la 11 anoj de litova futbala teamo, haste kunmetita sen bona trejnado, senŝance malgajnis kontraŭ la svislanda futbala teamo, kiu fine atingis la arĝentan medalon.

la 21-jara juda litovo Isakas Anolikas hejme estis sukcesa biciklisto, sed elspezis sian lastan monon por atingi Parizon kaj fine venkiĝis pro paneoj, kvamkam li reprovis en 1928