Litovio en la Somera Olimpiko 1992

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Somera Olimpiko 1992
Somera Olimpiko 1992 en Barcelono
Flagtenanto:  Raimundas Mažuolis
Sportistoj 47 en 11 fakoj
Medaloj
rango: 34
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
2
vdr

La litova teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono havis 47 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la litova teamo estis Raimundas Mažuolis. La sportistoj atingis unu oran unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 34-an rangon.

Temis pri la tria partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. Entute la Somera Olimpiko de Barcelono estis la unua post la disfalo de Sovetunio, kaj la teamoj de Litovio, Latvio kaj Estonio estis la nuraj el la ŝtatoj re-ekestintaj post la disfalo, kiuj partoprenis en sendependa nacia teamo kaj ne en unia teamo. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 36 virajn kaj 11 virinajn atletojn, por konkuri en 11 sportaj disciplinoj.

Medalistoj[redakti | redakti fonton]

medalo nomo disciplino evento
oro Romas Ubartas atletiko vira diskoĵeto
bronzo litova vira teamo de korbopilko korbopilko vira teama turniro
olimpika emblemo
olimpika emblemo

En korbopilkaj turniroj de antaŭaj jaroj, litovaj sportistoj havis esencan partoprenon en la sukcesoj de la sovetunia nacia teamo: Entute korbopilkado en la sovetunie okupita respubliko Litovio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estiĝis tre populara sporto kaj simbolo de kaŝa solidaro kun Usono, dum la komunistaj regantoj ne povis puni la engaĝiĝon, ĉar formale la litovaj korbopilkistoj ja kontribuis al la sporta renomo de la sovetunia nacia teamo. En la turniro de 1992 tamen la litovaj "motoroj" de la antaŭa sovetunia teamo ne sukcesis venki kontraŭ la teamoj de Usono (ora medalo) kaj Kroatio (arĝenta medalo). Al la korbopilka teamo apartenis Arvydas Sabonis, Rimas Kurtinaitis, Valdemaras Chomičius, Sergejus Jovaiša, Romanas Brazdauskis, Darius Dimavičius, Šarūnas Marčiulionis, Gintaras Krapikas, Gintaras Einikis, Artūras Karnišovas, Arūnas Visockas kaj Alvydas Pazdrazdis.