Litovio en la Somera Olimpiko 1996

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 1996 en Atlanta
61 sportistoj en 14 disciplinoj (fakoj)
Flagtenanto Raimundas Mažuolis
Medaloj
Rango: #71
oro
0
arĝento
0
bronzo
1
sumo
1
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)


Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta (Usono). Temis pri la kvara partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 61 atletojn, el ili 45 viroj kaj 16 virinoj, por konkuri en 14 sportaj disciplinoj.

Medalistoj[redakti | redakti fonton]

medalo nomo disciplino evento
bronzo litova vira teamo de korbopilko korbopilko vira teama turniro

La litova vira teamo de korbopilko jam en 1992 gajnis bronzan medalon: litovaj sportistoj ĝis la jaro 1990 estis la motoroj de la antaŭa sovetunia nacia teamo de korbopilko kaj havis esencan partoprenon en la sukcesoj de la sovetunia teamo. Entute korbopilkado en la sovetunie okupita respubliko Litovio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estiĝis tre populara sporto kaj simbolo de kaŝa solidaro kun Usono, dum la komunistaj regantoj ne povis puni la engaĝiĝon, ĉar formale la litovaj korbopilkistoj ja kontribuis al la sporta renomo de la sovetunia nacia teamo. En la turniro de 1996 tamen la litovaj "motoroj" de la antaŭa sovetunia teamo ne sukcesis venki kontraŭ la teamoj de Usono (ora medalo) kaj Jugoslavio (sportistoj el Serbio kaj Montenegro, arĝenta medalo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]