Litovio en la Vintra Olimpiko 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:  Irina Terentjeva (malfermo)
Mantas Strolia (fermo)
Sportistoj 6 en 3 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La litova teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 6 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la litova teamo estis Irina Terentjeva dum la malferma ceremonio respektive Mantas Strolia dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon. Kunordigis la teamon la Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK).

Kvankam glacihokeo por viroj kaj arta sketado por ambaŭ seksoj havas certan popularecon en Litovio, kaj estas glaciaj sportejoj en libertempejoj plej centre de ĉiuj grandaj litoviaj urboj, tiel ke multaj nesportantoj survoje al aĉetumo, restoracio aŭ kinejo ofte spektas sketantojn, la lando principe ne havas grandan tradicion pri vintra sporto. Pro la nordeŭropa pejzaĝo komplete sen montegoj almenaŭ alpa skiado praktikeblas nur en eksterlando (plej frekventata skiada lando estas Norvegio), kio bremsas evoluon de elstaraj naciaj vintrosportistoj.

la litova teamo eniras dum la malferma ceremonio