Little Mosque on the Prairie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Little Mosque on the Prairie estas humura televidprogramo farita en Kanado. Temas pri la Islama komunumo en fikcia kampara urbeto en Saskaĉevano. La kreinto de la programo estas Zarqa Nawaz.

La titolo estas vortludo de la klasika Usona televidserio Little House on the Prairie, sed havas neniun alian rilaton kun tiu pli frua serio.

La programo ekis la 9-an de januaro, 2007.

Ĝia aktoraro inkluzivas Zaib Shaikh, Carlo Rota, Manoj Sood, Sheila McCarthy, Arlene Duncan, Derek McGrath, Debra McGrath kaj Neil Crone.

Iom nekutime por Kanada televidprogramo, la serio gajnis multe da atento en la internacia gazetaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]