Liturgia mantuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La liturgia mantuko estas utiligata de la ĉefcelebranto de la katolika Meso por sekigi la manojn post la "rita sinlavado" momente de la Ofertorio. antaŭ ol la komenciĝo de la eŭkaristio liturgio vera kaj propra. Dum la lavado de la fingroj (ĉar pratike pri fingroj temas) la sacerdoto recitas establitan preĝon.

La liturgia mantuko (dirita ankaŭ manuterĝjo) estas do liturgia objekto uzita en la Katolika Eklezio. Foje ĝi estas uzata por purigi la fingron tuj antaŭ la distribuado de la komunio.

Ĝi konsistas en malgranda blanka lina mantuko, retangulforma. Ĝi povas esti ĉirkaŭe garnita per puntoj kaj centre per brodaĵa kruco. Kutime ĝiaj dimesioj ne superas 30x40 centimetrojn.

Laŭ la lastaj liturgiaj reformoj, la liturgia mantuko revestas neniun sanktecon ĉar la funkcio de mansekigo povas esti efektivigita ankaŭ per iu ajn mantuko.

La mescelebranto purigas siajn manojn ankaŭ antaŭ ol li komencas la celebron, en sakristio ĉe la Lavabo, sed estas ago tute malasama kaj por la funkcio kaj por la momento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thesaurus del corredo ecclesiastico di culto cattolico, voĉo "Manutergio"[rompita ligilo], URL konsultita la 23/11/2008.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]