Liturgia muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liturgia muziko estas speco de eklezia muziko, kiun karakterizas apartaj funkcioj ene de la liturgio de la eklezio. La plej multaj religioj uzas muzikon, por formi siajn liturgiajn agadojn.

Liturgia muziko en la katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

La katolikan komprenon decide stampis la Dua Vatikana Koncilio, kiu deklaras la intiman ligon kun la liturgio ĉefa distingilo de eklezia muziko: „Pro tio la eklezia muziko fariĝas des pli sankta, ju pli lige ĝi estas ligata kun la liturgia agado.“ [1]

El ĉi tiu aranĝo de la liturgia muziko rezultas diversaj postuloj:

  • Unue la muziko estu funkcia, ĝi devas do esti enigebla en la kadron de la diservo. Larĝegaj meskomponaĵoj kiel la missa solemnis de Beethoven pro tio preskaŭ ne estas kompreneblaj kiel liturgia muziko, sed apartenas al la vasta kampo de la eklezia muziko.
  • Dua grava postulo, kiun la Dua Vatikana Koncilio ĉiam denove akcentas, estas la pricipo de la „aktiva partopreno“ de la kredantoj je la diservo. Tiun ĉi povas garantii ĉefe la paroĥa ĥoralo aŭ la missa cum populo. Tamen ankaŭ eblas anstataua muzikado de unuopuloj nome de la paroĥo, ekzemple per ĥoro, orgenistoinstrumentaj muzikistoj.

Sub postulo de aktiva partopreno estas krome konsiderende, ke la muziko por averaĝa aŭskultanto estas komprenebla kaj traaŭdebla, por ke li povu laŭaŭskulti ĝin. Tio koncernas unuflanke la tekston, aliaflanke tamen ankaŭ la muzikan lingvon: liturgia muziko lokas inter historia enradikiĝo kaj modernaj bezonoj, inter simpleco kaj kvalitkonformeco. Komponisto Harald Heilmann diras ĉirilate pri „La malvasta kresto de eklezia muziko inter absurdo kaj banalo“ [2].

Ankaŭ enhave la liturgia muziko orientiĝu je la liturgio. Papo Benedikto la 16-a montris sur tio, ke ĝi unualinie orientiĝu je la vorto de Dio. Per tio li ne nur celas la orientiĝon je la biblio kaj la muzikigon de bibliaj tekstoj, sed ankaŭ la Dia vorto kiel logos: la muziko devas konduki la honon trans la vorto, enigi lin en la universan gloradon de la Sanctus kaj altigi lian koron al Dio. [3]

La plej konataj muzikaj formoj en la liturgio de la katolika eklezio estas:

Ofte la muziko disvolvis en la liturgio formojn, kiujn pli malfrue transprenis la profana muziko. Precipe la oratorio, kiu fariĝas muzika modelo de la opero, rapide liberis sin el la liturgia kampo, dum kiam ekzemple la moteto longan tempon restis religie stampita.

La eco de liturgia muziko ree kaj ree estis disputata, antaŭ ol la Dua Vatikana Koncilio metis relative liberalan finpunkton. Plejofte en la centro staris la demando, ĉu la intermikso de la tekstoj konsiderataj kiel sanktaj konvenas kun la religiaj celoj, ĉar aparte per la evoluo de plurvoĉa muziko la vortkompreneblo suferis. Gravajn limigojn jen decidis i.a. la Koncilio de Trento. En la muziko de la 16-a jarcento Giovanni Pierluigi da Palestrina kreis ekzemplodonan ligon de plurvoĉa muziko kaj vortkompreneblo, kiuj rikoltigis al li la titolon "savanto de la eklezia muziko" kaj altigis lin al stila modelo de la cecilianismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dua Vatikana Koncilio: Konstitucio pri la sankta liturgio „Sacrosanctum Concilium“ (4-an de decembro 1964). En: Die Dokumente des Zweiten Vatikanischen Konzils: Konstitutionen, Dekrete, Erklärungen. Eldonita de Peter Hünermann. Freiburg:Herder, 2004, p.47
  2. Heilmann, Harald: Der schmale Grat geistlicher Musik zwischen Absurdität und Banalität. En: la sama: Musik auf schmalem Grat zwischen Absurdität und Banalität. Eine Sammlung von Vorträgen und Zeitschriftenbeiträgen. Berlino: Astoria, 2000, pj.1-5.
  3. Vgl. Ratzinger, Joseph Kardinal: „Im Angesicht der Engel will ich dir singen“. Regensburger Tradition und Liturgiereform. En: la sama: Ein neues Lied für den Herrn. Christusglaube und Liturgie in der Gegenwart. Freiburg: Herder, 1995, pj.165-186.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bretschneider, Wolfgang: Den Himmel offen halten. Musik in der Liturgie – unverzichtbar oder nur schönes Beiwerk? En: Musik in der Liturgie. Entwicklung der Kirchenmusik vom Gregorianischen Choral über Bach bis zum Neuen Geistlichen Lied. Eldonita de Edith Harmsen kaj Bernd Willmes. Petersberg: Michael Imhof [ca.2002], pj.9-18.
  • Die Messe. Ein kirchenmusikalisches Handbuch. Eldonita de Harald Schützeichel. Duseldorfo: Patmos, 1991
  • Gerhards, Albert: „Heiliges Spiel“ – Kirchenmusik und Liturgie als Rivalinnen oder Verbündete? En: Kirchenmusik im 20. Jahrhundert. Erbe und Auftrag. Eldonita de Albert Gerhards. Münster: Lit-Verlag, 2005 (=Ästhetik – Theologie – Liturgik, volumo 31), pj. 29-38.
  • Gerhards, Albert: Liturgisch – geistlich. Wandlungen und Entwicklungen der Kirchenmusikanschauung im 20. Jahrhundert. En: Kirchenmusikalisches Jahrbuch 75 (1991), pj.3-10.
  • Hucke, Helmut: Was ist eigentlich Kirchenmusik? Das Verhältnis von Kirchenmusik und Liturgie. En: Musica sacra 99 (1979), pj. 193-199.
  • Kurzschenkel, Winfried: Die theologische Bestimmung der Musik. Neuere Beiträge zur Deutung und Wertung des Musizierens im christlichen Leben. Trier: Paulinus-Verlag, 1971.
  • Ratzinger, Joseph Kardinal: Ein neues Lied für den Herrn. Christusglaube und Liturgie in der Gegenwart. Freiburg: Herder, 1995.
  • Dua Vatikana Koncilio: Konstitution über die heilige Liturgie „Sacrosanctum Concilium“ (4. Dezember 1964). En: Die Dokumente des Zweiten Vatikanischen Konzils: Konstitutionen, Dekrete, Erklärungen. Eldonita de Peter Hünermann. Freiburg: Herder, 2004 (=Herders theologischer Kommentar zum Zweiten Vatikanischen Konzil, volumo 1), pj.3-56.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]