Liturgio de Sankta Jakobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La liturgio de Sankta Jakobo (aŭ dia liturgio de Jakobo de Jerusalemo, aŭ liturgio de Jerusalemo) estas la plej antikva kaj kompleta orienta varianto de la dia liturgio ankoraŭ en uzo en la kristana komunumo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Laŭ kio implicita en la mistagogiaj katekizadoj de sankta Cirilo de Aleksandrio, tiu rito baziĝas sur la ritaj tradicioj de la praa Eklezio de Jerusalemo.

Tiu liturgio estas tradicie asociita al la nomo de Jakobo la Justulo dirita ankauc "frato de la Sinjoro", prezentita kiel la unua episkopo de la Jerusalema kristana eklezio. Ĝia formiĝodato estas debatata:iuj esploristoj proponas ‘frutempan epokon’, nome ĉirkaŭ la jaro 60-a, proksime al la kompilado de la Epistolo al la romanoj de Sankta Paŭlo; la plej granda parto de esploristoj, tamen, proponas la 4-an jarcenton kiel findaton de ĝia formiĝo; kaj tio deduktas el ĝia Eŭkaristia preĝo (aŭ anaforo) disvolviĝinta startante el antikva egipta versio de la anafora (eŭkaristio preĝo) de la familio de Sankta Bazilo la Granda, integrita per la Katekismoj de Cirilo de Jerusalemo.
Ĝi eniris en la referencon de Eŭzebo de Cezareo kaj de Origeno.

La plej antikva manuskripto gastanta ĝian tekston estas kodekso de la 9-a jarcento, la Vaticanus graecus 2282, kiu estis utiligita en Damasko, en la diocezo de Antioĥio.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Estinte la historia bazo por la antioĥia rito:

Foje tiu eŭkaristiia preĝo estas utiligata ankaŭ de la Katolika Grek-Melkita eklezio.
La ordodoksa eklezio ĝin uzas ĉiutage en Jerusalemo. Temas pri longa liturgio, kiu postulas horojn por esti kompleta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj: