Liu Xia (artistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liu Xia
Persona informo
刘霞
Naskiĝo 1-an de aprilo 1961 (1961-04-01) (63-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj anglaĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioGermanio vd
Familio
Edz(in)o Liu Xiaobo vd
Profesio
Okupo pentristo • poeto • fotistoverkisto • homrajta aktivulo vd
Laborkampo literaturovidigaj artoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liu Xia, naskiĝis en 1961 en Pekino, estas pentristino, poetino, eldonistino kaj ĉina fotografino.

Ŝi estis la edzino de Liu Xiaobo, kiu estis kunredaktoro de la ĉarto 08, Nobelpremiito pri paco kaj enkarcerigita en 2009 dum 11 jaroj.

En julio 2018, Liu Xia ricevis permeson forlasi Ĉinion por loĝi en Germanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eldonistino, fotistino kaj pentristino, Liu Xia publikigis poezion malmulte da tempo post ŝia renkontiĝo kun Liu Xiaobo en 1982.[1] Ŝi geedziĝis kun Liu Xiaobo en 1998.

Liu Xia estas konata kiel la edzino de la Nobelpremiito pri paco en 2010, Liu Xiaobo.[2] Ŝi loĝis en Pekino kie ŝi loĝis en rezidejo sub kontrolo ekde la 8a de oktobro 2010.[3] Fino 2013, malgraŭ koraj problemoj kaj deprimo, ŝi malakceptis esti hospitaligita pro timo de «puniga enhospitaligo».[4]

Ekde 2011, la verkisto Guy Sorman[5], komisaro de ŝiaj fotoekspozicioj, diskonigis la fotoarton de Liu Xia al internacia publiko en multnombraj muzeoj tra la mondo, aparte en Boulogne-Billancourt, Novjorko, Los-Anĝeleso, Hong kongo, Tajpeo, Tokio, Kioto, Barcelono, Madrido, Berlino, Hamburgo, Prago, Bratislavo.[6]

En julio 2018, estis raportita ke Liu Xia ricevis permeson forlasi Ĉinion kaj ke ŝi prenis aviadilon de Beijing al Berlino, en Germanio, mardon la 10-an de julio 2018.[7]

Ŝi estis akceptita de Herta Müller kaj de Liao Yiwu, ĉina poeto kaj verkisto vivanta en Germanio[8].

Starpunkto[redakti | redakti fonton]

Liu Xia konsideris ke la ĉinaj demokratoj estas objektoj de persekutado, kiel la judoj dum la epoko de la nazia reĝimo:

Citaĵo
 Oni ekstermas nin en la ĝenerala indiferenteco de la okcidentanoj. Vi vekiĝos kiam ni estos malaperintaj. 

[9]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pascale Trouillaud, « Liu Xia, la poétesse tombée dans la politique par amour », AFP,‎ (rete)
  2. Lucy Hornby, « China dissident's wife pleads for detained husband », Reuters,‎ (lire en ligne Arkivigite je 2016-10-28 per la retarkivo Wayback Machine)
  3. « L'épouse de Liu Xiaobo est assignée à résidence », Le Monde,‎ (lire en ligne)
  4. L'épouse du prix Nobel de la paix chinois hospitalisée Le Figaro, 20a de februaro 2014
  5. Guy Sorman, Liu Xia prisonnière à Pékin Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine 7a de januaro 2013
  6. La force silencieuse de Liu Xia
  7. « Dissident Liu Xiaobo's widow Liu Xia 'allowed to leave China' », BBC News, (consulté le 11a de julio 2018)
  8. https://www.20minutes.fr/monde/2305611-20180711-chine-liu-xia-veuve-prix-nobel-paix-chinois-accueillie-berlin
  9. J'accuse le régime chinois Le Monde, 5a de junio 2010

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la franclingva vikipedio je la 10-a de novembro 2018.