Liu Junfang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Liu Junfang
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Liu Junfang estas ĉina radioparolisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1960 Liu Junfang aliĝis al la Ĵurnalisma Fakultato de Pekina Disaŭdiga Instituto (la nuna ĉina Komunikada Universitato). En 1962 eklernis Esperanton en la Fremdlingva Fakultato kaj en 1964 eklaboris en la Esperanto-Redakcio de Radio Pekino, (nuna Ĉina Radio Internacia), okupiĝis pri redaktado, intervjuado, tradukado kaj parolado ĝis la jaro 2009.

En 1986 li kunprezidis la televidan filmon pri instruado de Esperanto La Espero. En 1987 li partoprenis en kompilado de Esperanto-ĉina Vortaro, kies ĉefredaktoro estas la fama ĉina veterano Honfan. En 1995 li estis juĝata kiel profesoro-parolisto. En 2015 li partoprenis en kontrolado de Granda Vortaro Esperanto-ĉina, kompilita de Wang Chongfang. En 2016 li partoprenis en tradukado kaj kontrolado de Ĉina Antologio 1979 – 2009.