Livingstone

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

LivingstoneMaramba estas grandurbo kaj administra centro de provinco en Zambio. La loknomo devenas de brita esploristo David Livingstone.

Loko de Livingstone en Zambio

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Ĉefvojo en Livingstone

Geografio [redakti]

Livingstone situas sur altebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Zambezi, kiu estas ankaŭ landlimo de Zimbabvo en suda parto de Zambio.

Monumento de D. Livingstone en Livingstone
Muzeo pri D. Livingstone en Livingstone

Historio [redakti]

Antaŭ vivtempo de Livingstone la plej proksima vilaĝo situis 10 km. En 1855 David Livingstone vizitis la unua tiu ĉi lokon, kiel eŭropano. En la 1890-aj jaroj Cecil Rhodes establis kolonion. En 1904 la fervojo atingis la akvofalojn kaj oni konstruis ponton en la sekva jaro. La urbeto evoluis, danke tion al la trajno. Baldaŭe la progreso haltis pro la politiko kaj ankaŭ la arboj elĉerpiĝis en la proksimeco. Nuntempe motoro de la evoluo estas la turismo.

Trafiko [redakti]

Livingstone havas flughavenon, fervojojn, pramon al Bocvano kaj landovojon.

Klimato [redakti]

En Livingstone subtropika klimato regas. La temperaturo varias inter 6-34 °C. Jare pluvas ĉ. 692 mm. Inter aprilo-oktobro apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Angla Vikipedio
  • mapo