Ĝermolisto de britaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lizzie Iddon)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermo pri britaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de britaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de britaj esperantistoj

Enhavo

A[redakti | redakti fonton]

Wilfrid M. Appleby[redakti | redakti fonton]

Wilfrid M. APPLEBY (naskiĝis en 1892; mortis en majo 1989) estis UEA-delegito en la angla urbo Cheltenham de 1931 ĝis 1987. Filatelisto. Aŭtoro de Ĉu vi scias? (Esperanto Publishing Company, Ltd., 1944) kaj muzikfolio "Kongresanino." Redaktoro de Guitar News, la oficiala organo de International Classic Guitar Association.

B[redakti | redakti fonton]

James Andrew Blaikie[redakti | redakti fonton]

James Andrew BLAIKIE (blejki), anglo, konata matematikisto, universitata ekzamenisto, montogrimpisto. Nask. 4 apr. 1846, mortis 21 dec. 1929. E-istiĝis en 1905. Kunlabore tradukis La Malbela Anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.

John J. Boutwood[redakti | redakti fonton]

John J. BOUTWOOD (baŭtŭud), anglo. Naskiĝis en la 14-a de novembro 1860 en Luton. Komercista sekretario. Gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. Esperantistiĝis en 1912. Vicprez. de BEA Prez. de grupo Hastings. Verkis kelke da prop. teatraĵoj.

Josiah A. Briscoe[redakti | redakti fonton]

Josiah A. BRISCOE (1908 - mortis la 26-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Harrogate (Britio).

C[redakti | redakti fonton]

Percy James Cameron[redakti | redakti fonton]

Alexander COUTTS (kuts), brito kaj skoto, mortis en 1958. Liberpensulo, Dum pluraj jaroj Sekr. de Edinburga Esperanto-Societo. Fervora membro de Frataro de Britaj Kristanaj Esperantistoj.

Percy James CAMERON (kameron), (Norémac), brito, oficisto Nask. 5 sept. 1884 en London. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis E-n en 1905. Sekr. de Londona EK 1912-16. Verkis recenzojn por British E-ist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.

Ĉ[redakti | redakti fonton]

D[redakti | redakti fonton]

Robert Augustus Davis[redakti | redakti fonton]

Robert Augustus DAVIS (dejvis), anglo, romkatolika pastro. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1860 en Bath. Prezidanto de Angla Ligo de Katolikaj Esperantistoj. Artikoloj en The Esperantist, 1903. Li estis aktiva Esperantisto.

Donald R. Duncan[redakti | redakti fonton]

Donald R. DUNCAN (naskiĝis 1907; mortis la 25-an de decembro 1969 en Teddington, Britio) estis brita kemiisto kun akademia titolo de "doktoro" (Ph.D., B.Sc.) kaj esperanta terminologo pri sia fako.

Duncan estas konata kiel aŭtoro de "kemia vortaro angla-Esperanto" (1956). Li estis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri kemio ekde 1936, prelegis en Internacia Somera Universitato (ISU) dum Universalaj Kongresoj kaj regule kontribuis al Scienca Revuo.

Fraser S. Dunbar[redakti | redakti fonton]

Fraser S. DUNBAR (1926 - aŭtune 2000) estis iama delegito kaj gvidinto de kursoj en Ipswich (Britio). Aparte lastatempe, li grave kontribuis al la administra laboro de E-Asocio de Britio.

E[redakti | redakti fonton]

A. J. Edmonds[redakti | redakti fonton]

A. J. EDMONDS estis angla esperantisto, anglikana pastro. Mortis 71-jara en la 19-a de junio 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad. Hiawatha de Longfellow, multon el Homero, k. a., kaj partoprenis la tradukon de la Nova testamento. EdE-E

Arthur Edmondson[redakti | redakti fonton]

Arthur EDMONDSON (naskiĝis 1899 - mortis la 9-an de novembro 1976 en Jorkŝiro, Britio) estis brita esperantisto. Li lernis Esperanton en 1928 kaj estinta unu el la plej aktivaj movadanoj en la urboj Bingley, Bradford kaj Keighley, kie li gvidis multajn Esperanto-kursojn. Kun sia edzino Ethel li membris en BEA kaj UEA dum kvardeko da jaroj.

Michael J. Elliott[redakti | redakti fonton]

Michael J. ELLIOTT (eljot) estis angla esperantisto, metodista pastro, d-ro teol. Nask 28 okt. 1852 en Carlisle. Ricevis ateston de Z mem en la unuaj tagoj Ceestis la UK en Boulogne, 1905. Partoprenis la kontroladon de la trad. de Malnova testamento.

Ethelmer Ellis[redakti | redakti fonton]

Ethelmer ELLIS (pseŭdonimo: Ben Elmy; naskiĝis la 15-an de marto 1838; mortis la 3-an de marto 1906) estis angla esperantisto. Li estis pioniro en Britujo. Li tradukis multe da poemoj Esperanten, inter ili La Princino de Tennyson.

F[redakti | redakti fonton]

David Featherstone[redakti | redakti fonton]

David FEATHERSTONE (1923-2002) estis E-instruisto kaj reprezentanto de Asocio de E-instruistoj en Britio, fakdelegito de UEA pri biblioj kaj diservoj, estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia, mortis la 8-an de marto 2002.

Harold Fillingham[redakti | redakti fonton]

Harold FILLINGHAM (190918-a de aprilo 1996) estis brita esperantisto. Pli ol 20 jarojn delegito en Nottingham (Britio) kaj longtempa sekretario de la loka klubo, li verkis pri sia juneco aŭtobiografian libron en Esperanto, Bulwell.

James Lloyd Ford[redakti | redakti fonton]

James Lloyd FORD (naskiĝis 1915 - mortis en septembro 1979) estis ekde 1957 fakdelegito pri konstruado kaj SOS-aŭtoservo en Waltonon-Thames, Britio).

Tom C. Fraser[redakti | redakti fonton]

Tom C. FRASER (1908- mortis 1992 en Kirkcaldy, Britio) estis dumviva UEA-membro kaj delegito en Kirkcaldy.

Dorothy Fulford[redakti | redakti fonton]

Dorothy FULFORD (1920-1996), dum kvarona jarcento delegito en Bristolo, fakdelegito pri SOS-aŭtoservo kaj virinaj aferoj, iama sekretariino de Bristola E-Societo, mortis en Redland (Britio) la 19-an de julio.

G[redakti | redakti fonton]

Leonard Ivor Gentle[redakti | redakti fonton]

Leonard Ivor GENTLE (mortis la 20-an de decembro 1988 en Londono, Britio) estis dumviva membro de UEA. Li verkis aŭ tradukis pli ol 140 himnojn en Esperanton, kaj ludis orgenon ĉe la monataj E-diservoj en Londono dum pli ol 26 jaroj.

Herbert V. George[redakti | redakti fonton]

Herbert V. GEORGE (mortis la 10-an de decembro 1991 en Torpoint, Britio) estis brita esperantisto, delegito de UEA kaj prezidanto de la grupo en Plymouth.

Ĝ[redakti | redakti fonton]

H[redakti | redakti fonton]

James Tyler Harrod[redakti | redakti fonton]

James Tyler HARROD, anglo, lernejestro. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1870 en Hayes. Instruisto en kvakeraj lernejoj 1891-1930. Komencis Esperantan instruadon en Sibforda lernejo, 1922. De 1931 sekretario de la Kvakera Esperanto Asocio.

Mabel Harrod[redakti | redakti fonton]

Mabel HARROD, anglino, instruistino. Naskiĝis la 20-an de julio 1871 en Ackworth. Instruis en liceoj kaj gastlernejoj inter la jaroj 1892 kaj 1930. Lerneja organizisto kaj prelegisto por la Ligo de Nacioj. Multe propagandis Esperanton.

Peter Harvey[redakti | redakti fonton]

Peter HARVEY (1915-1997), 50 jarojn aktiva en la regiono de Glasgovo (Britio) kaj 2S jarojn en Internacia Fervojista E-Federacio, prezidinto de Glasgova E-Societo (1985-86), mortis la 5-an de marto.

J.T. Haxton[redakti | redakti fonton]

J.T. HAXTON (mortis en 1958), estis butikisto en St Andrews. Li eklernis Esperanton en 1901.

William Henry Hirst[redakti | redakti fonton]

EdE-H William Henry HIRST (herst), anglo, komercisto, instruisto de stenografio kaj Esperanto. Naskiĝis en la 3-a de julio 1880 en Huddersfield. Unua prezidanto de la tiea Esperanto-Grupo, 1908, kaj ofte de tiam sekretario aŭ prezidento.

John Thomas Holmes[redakti | redakti fonton]

John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) anglo, lankomercisto. Naskiĝis en la 9-a de decembro 1868 en Morton. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por Ia Oxforda UK. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanujo. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn.

Nora Holmes[redakti | redakti fonton]

Nora HOLMES (naskiĝis 1902 - mortis la 14-an de majo 1993) estis vidvino de honora UEA-prezidanto Harry Holmes. Ekde 1927 ŝi estis motoro de la Londona E-klubo. Ŝi estis UEA-fakdelegito pri virinaj aferoj, kampo sur kiu ŝi aktivis ankaŭ ekster la E-movado.

Patricia Holt[redakti | redakti fonton]

Patricia HOLT (1925- mortis la 21-an de januaro 1990 en Sandown, Anglio) estis dumviva membro de UEA.

John Edward Hookham[redakti | redakti fonton]

John Edward HOOKHAM (hukm), anglo, urboficisto. Naskiĝis en la 15-a de aŭgusto 1880 en Londono. E-istiĝis 1911. De 1922 vicsekr. de IKUE. De 1926 sekr. de Angla Ligo de Katolikaj E-istoj.

Richard Howard[redakti | redakti fonton]

Richard HOWARD estas aktiva brita esperantisto. Li studis lingvojn en Nordirlando, kaj li iam laboris kiel prezentisto en la ĉeĥa raduio en Prago. Nun li loĝas en Northampton, kie li pasigis la junaĝon.

Ĥ[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

Lizzie Iddon[redakti | redakti fonton]

Lizzie IDDON, anglino. Naskiĝis en la 12-a de aŭgusto 1887 en Accrington. Fondis grupojn en Southport kaj Accrington. De 1910 esperanta instruisto. Kroniĝis "Reĝino" kun ora medalo ĉe Literatura Esperanta Konkurso por originala versaĵo, 1914. Ŝi mortis en 1960, 92-jara.

Harry Ingham[redakti | redakti fonton]

Harry INGHAM, anglo, instruisto en gimnazioj. Li mortis en 1968, 84-jara. Esperantisto 12949. Del. de UEA en Bury.

J[redakti | redakti fonton]

Ernest Bertram Johnson[redakti | redakti fonton]

Ernest Bertram Johnson (ĝonsn), anglo, helpadministranto en kuirista fako de brita mararmeo en Portsmouth. Nask.14 okt. 1889 en P. E-istiĝis en 1909. Dum pluraj jaroj gvidis I, grupon en P ĉiuflanke.

Ĵ[redakti | redakti fonton]

K[redakti | redakti fonton]

Elfric Leofwin Kearney[redakti | redakti fonton]

Elfric Leofwin KEARNEY (kerni), anglo, edukada ekzamenisto. (Nask. 3. aŭg. 1856 en Wimbledon, mortis 29 nov. 1913). Pioniro de E. Trad. La aventuroj de Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p. Korektita kaj reeldonita, kun la ilustraĵoj de John Tenniel anstataŭ tiuj de Le Fanu, Evertype, 2009. ISBN 978-1-904808-20-6

Gerald Kyffin-Taylor[redakti | redakti fonton]

Gerald KYFFIN-TAYLOR, brita, solicitoro kaj notario. Brigad-generalo. Naskiĝis en 9-a de marto 1863 en Liverpool. Brita parlamentano, 1910-15. Protektanto de E grupo en Londono.

L[redakti | redakti fonton]

Mary Larrad[redakti | redakti fonton]

Mary LARRAD (1910 - mortis en Old Colwyn, Britio, en oktobro 2000) estis dumviva membro, iama delegito pri virinaj aferoj. Ŝi forte interesiĝis pri kantado en Esperantokaj kunlaboris kun John en la pretigado de « BEA Kantokolekto » en 1971.

Ken Lawrence[redakti | redakti fonton]

Ken LAWRENCE (mortis 49-jara en 1958) estis angla esperantisto. Li estis kasisto de Birminghama Esperanto-Klubo. Dum kelkaj jaroj peranto de la Belarta Konkurso de UEA.

Richard Lishman[redakti | redakti fonton]

Richard LISHMAN [liŝmn] (naskiĝis la 25-an de novembro 1850 en Newcastle-on-Tyne) estis angla esperantisto kaj ekslernejestro. Li estis honora prezidento de Nordorienta Esperanto-Federacio. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanto-kursojn.

Richard John Lloyd[redakti | redakti fonton]

Richard John LLOYD (lojd), M. A., D. Litt., anglo, lektoro pri fonetiko ĉe Universitato de Liverpool, 1898-1906. Dronis en Rhone en la 29-a de aŭgusto 1906, vizitante la UK en Genève. Verkis la bonegan libreton „The Esperanto Language, practically considered and described", kaj artikolojn pri Esperanto-gramatiko.

Edward G. Lock[redakti | redakti fonton]

Edward G. LOCK estis brita esperantisto. Kun Mason Stuttard li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).

Alfred Wheeler Lyndridge[redakti | redakti fonton]

Alfred Wheeler LYNDRIDGE [lindriĝ] estis brita esperantisto kaj instruisto pri komerco. Naskiĝis en la 25-a de decembro 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaranto de Pitmana Stenografio al Esperanto.

M[redakti | redakti fonton]

Diccon Masterman[redakti | redakti fonton]

Diccon MASTERMAN (naskiĝis 1941) estas brita esperantisto. Esperantistiĝis en 1959. Magistro pri modernaj lingvoj. Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1981-1985), estrarano de UEA (1986-1989). Loĝas en Italio.

Bob Mellors[redakti | redakti fonton]

Bob MELLORS (naskiĝis en 1949; mortis la 22-an de marto 1996 en Varsovio (murdo)) estis brita esperantisto kaj kunfondinto de Gay Liberation Front (Gej-Liberiga Fronto) en Britio.

William Percy Merrick[redakti | redakti fonton]

William Percy MERRICK (merik), anglo. Naskiĝis en la 2-a de novembro 1868 en Shepperton. Kolektis tradiciaĵojn. Esperantistiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kasisto de la gazeto Esperanta Ligilo.

Peter Miles[redakti | redakti fonton]

Peter MILES (1929-2005) mortis en januaro. Li seninterrompe membris en UEA ekde 1953. Per tutpaĝaj anoncoj, kiuj aperis dum jardekoj en la Jarlibro, la Esperanto Traduk-Servo de la klera ŝoforo fariĝis ĉie konata.

N[redakti | redakti fonton]

L.N.M. Newell[redakti | redakti fonton]

Leonard Nowell Mansell NEWELL [njuel] (pseŭdonimo: Elena Vinfero; naskita en 1902 en Londono; mortinta en 1968 en trajno al Parizo) estis angla asekuristo kaj esperantisto.

Li lernis Esperanton en 1916. De 1925 ĝis 1926 li estis sekretario de la Londona Esperanto-Klubo, de 1926 ĝis 1927 ties vicprezidanto. De 1925 ĝis 1930 li estis ĉefredaktoro de International Language. De 1926 ĝis 1931 li estis membro de administra kaj aliaj komitatoj. Li kunaranĝis la 22-an Universalan Kongreson en Oksfordo 1930 kaj estis ĝenerala sekretario de la 24-a Universala Kongreso en Parizo. En 1933 li laboris por Esperanto ankaŭ en Egiptio.

Li kunlaboris en multaj gazetoj, interalie en Literatura Mondo. En 1928 li kunlaboris en la traduko de La Hantantaj ŝipoj.

Li travivis tempestan, aventuristan vivon en pluraj landoj. Li vivis ĉefe en Aŭstralio, prezidis la Aŭstralian Esperanto-Asocion, redaktis Esperanto-gazeton. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj prelegisto. Dum vizito al Eŭropo li subite mortis en trajno al Parizo. Li estis enterigita en tombejo en Parizo.


Stanley D. Nisbet[redakti | redakti fonton]

Stanley D. NISBET (naskiĝis en 1912; mortis la 14-an de aprilo 2004) estis brita esperantisto, delegito kaj fakdelegito pri edukado en Glasgow (Britio).

H. Nursall[redakti | redakti fonton]

H. NURSALL (naskiĝis 1905 - mortis la 6-an de februaro 1977, en Bedford, Britio), estis brita esperantisto. Kvankam lerninte Esperanton nur post sia pensiiĝo, estis unu el la ĉefaj lokaj aktivuloj dum la lastaj jaroj.

O[redakti | redakti fonton]

Adrian Oates[redakti | redakti fonton]

Adrian OATES (mortis la 8-an de marto 2000 estis brita esperantisto). Li estis ĉefo de Chester Esperanto-Asocio, longdaŭra membro de la Nord-okcidenta Esperanto-Federacio kaj de EAB, delegito de UEA kaj radioamatoro.

P[redakti | redakti fonton]

E. Robert Penny[redakti | redakti fonton]

E. Robert PENNY (naskiĝis 1909 - mortis 1993 en Bury St. Edmunds, Britio) estis membro de UEA seninterrompe ekde 1938 kaj multajn jardekojn servis en la Delegita Reto kiel delegito kaj fakdelegito pri mana teksado kaj SOS-aŭtoservo.

Walter Glover Phipps[redakti | redakti fonton]

Walter Glover PHIPPS [fips] (naskiĝis la 24-an de julio 1885 en Cheltenham) estis angla esperantisto kaj komizo. Li estis sekretario de la Cheltenhama Esperanto-grupo de 1913 ĝis 1926 kaj delegito de UEA de 1914 ĝis 1930.

John William Pickard[redakti | redakti fonton]

John William PICKARD [pikard] (naskiĝis la 16-an de julio 1866 en Leeds) estis angla esperantisto kaj kontisto. Li estis esperantisto de 1899. Dum 4 jaroj li estis prezidanto de Manchestera Esperanto-Societo.

Harold Pilling[redakti | redakti fonton]

Harold PILLING (naskiĝis 1888 - mortis 1957 en Burnley, Britio) estis iama Prezidanto de la grupo en Burnley. Eklernis Esperanton en 1908, kaj en 1956 elektiĝis Fratulo de BEA.

Everleigh M. Preston[redakti | redakti fonton]

Everleigh M. PRESTON (naskiĝis 1899 - mortis la 17-an de januaro 1973) estis vicdelegito en Bristol (Britio). Krom havi funkcion en Brita Esperantista Asocio, li estis dum pli ol trideko da jaroj membro de UEA ĝis la morto.

Q[redakti | redakti fonton]

R[redakti | redakti fonton]

Eric Revill[redakti | redakti fonton]

Eric REVILL, anglo kiu pasigis jardekojn en gvidado en Esperanto-Societo en Manĉestro kaj en la nord-okcidenta federacio. Post transloĝiĝo al norda Kimrio, li diligente instruis la lingvon al dekoj da gelerantoj.

Jamesa Roberts[redakti | redakti fonton]

Jamesa ROBERTS, anglo, lernejestro, 1859-82. Nask. 21 apr. 1839 en Constantine. E-istigis en 1922. 88-jara gajnis ateston de la Londona Ĉambro de Komerco. La plej aĝa E-isto de Britujo.

George William Roome[redakti | redakti fonton]

George William ROOME , (rum), anglo, instruisto pri angla lingvo. Naskiĝis la 27-an de novombro 1864 en Sheffield. Mortis la 16an de septembro 1958, 93-jara. Esperantistigita de Richard H. Geoghegan en 1888. Prezidanto de la Esperanto-Federacio de Yorkshire. Prezidanto de Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 1930.

Olive Rossetti[redakti | redakti fonton]

Olive ROSSETTI (naskiĝis 1921 - mortis 1993) estis la dua edzino de Reto Rossetti kaj ofta kongresano.

S[redakti | redakti fonton]

Simon Saft[redakti | redakti fonton]

Simon SAFT (mortis 66-jara la 2-an de septembro 1965) estis brita esperantisto el Salford. Kvankam li lernis Esperanton nur en 1951, li de tiam estis tre aktiva precipe en la brita movado.

John Reynolds Salter[redakti | redakti fonton]

John Reynolds SALTER (mortis la 10-an de majo 1989 en Exeter, Britio) estis dumviva membro de UEA.

Francis William Shaw[redakti | redakti fonton]

Francis William SHAW (ŝo), anglo, inĝeniero. Naskiĝis la 19-a de aprilo 1873 en Manchester. Esperantistiĝis 1909. Iama sekretario de Coventry Esperanto-Societo.

George Shepherd[redakti | redakti fonton]

George SHEPHERD (mortis 76-jara la 27-an de februaro 1970) estis brita esperantisto en Newcastle-upon-Tyne. Li lernis Esperanton en 1910, kunfondis la lokan societon kaj regionan federacion kaj estis tre malnova membro de UEA.

Sybil V. Sly[redakti | redakti fonton]

Sybil V. SLY (1920-2004), longtempa delegito de UEA en Letchworth, Britio. Ŝi estis dumviva membro de UEA jam ekde sia infanaĝo kaj fervora kluba aktivulo. Dum multaj jaroj ŝi membris en Societo Zamenhof kaj subtenis la Novjorkan Oficejon de UEA.

Gladys Gladstone Solomon[redakti | redakti fonton]

Gladys Gladstone SOLOMON, anglino. Aŭtoro de facilaj legolibroj: „E por Infanoj" kaj de alilingvaj lerniloj.

John Alan Spencer[redakti | redakti fonton]

John Alan SPENCER (naskiĝis 1908 - mortis la 2-an de marto 1999 en Londono) estis konata aktivulo de SAT kaj de ties brita branĉo.

Walter Haydn Staveley[redakti | redakti fonton]

Walter Haydn STAVELEY (stejvli), anglo, profesia pianisto. Naskiĝis en la 1-a de julio 1876 en Preston. Esperantisto de 1912. Prezidento de la Esperanto-societo en Preston. EdE-S

John Steele[redakti | redakti fonton]

John STEELE (1896-1996), ofta instruinto kaj UK-partopreninto, eble la plej aĝa esperantisto en Britio, forpasis en decembro. Li organizis ambaŭ britajn E-kongresojn kiujn gastigis lia urbo Southport.

Mason Stuttard[redakti | redakti fonton]

Mason STUTTARD estis brita esperantisto, verkinto de la lernolibro The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954. Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952). Li tradukis la libron Morto de trajno el la Angla de Freeman Wills Crofts; eld. de The Esperanto Publishing Company (1948).

Ŝ[redakti | redakti fonton]

T[redakti | redakti fonton]

Frank Taylor[redakti | redakti fonton]

Frank TAYLOR (naskiĝis 1891 - mortis la 26-an de februaro 1976 en Halifax, Britio), estis membro de UEA depost 1935 kaj dum pluraj jardekoj delegito en sia urbo.

Hilda Tharme[redakti | redakti fonton]

Hilda THARME estis aktiva brita esperantistino. Dum la plejparto de sia vivo ŝi loĝis en Bangor, Kimrio. Tie ŝi foje instruis Esperanton al gelernantoj en liceo.

Guy B. Tordoff[redakti | redakti fonton]

Guy B. TORDOFF (1907- 1990) mortis la 11-an de aŭgusto 1990 en Bristol, Britio je aĝo 83. El tiuj 83 jaroj li dum sesdek jaroj aktivis en la Esperanto-movado kiel instruisto kaj loka organizanto, kaj estis ankaŭ dum longa tempo respondeculo de Kvakera Esperantista Societo.

LI helpis fondi la Bristolan Esperanto-Societon kaj dediĉis sian vivon al instruado kaj progresigo de la internacia lingvo.

Guy venis al Bristolo, el NovZelando kiam li estis 15-jara, kaj lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Fervora pacifisto, li vojaĝis vaste en orienta Eŭropo post la dua mondmilito por propagandi "pacon per komunikado". Li kredis ke mondpaco eblus se homoj ne estus dividitaj per la lingva barilo.

Inter liaj atingoj estis sur-sceneja prezento de Somernokta Sonĝo, esperantigita versio de la fama teatraĵo de Ŝekspiro, "A Midsummer Night's Dream".

Guy loĝis en la strato Pendennis Park, Brislington, kaj blua memortabulo pri li estis dediĉita sabate, oktobro 23a 2004.

Robert Ralph Tredgold[redakti | redakti fonton]

Robert Ralph TREDGOLD (naskiĝis la 3-an de decembro 1878 en Lee) estis angla esperantisto kaj solicitoro. En 1931 li estis kasisto de Brita Esperanto-Asocio. Li tradukis himnojn por la „Himnaro Esperanta".

U[redakti | redakti fonton]

Ŭ[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

W[redakti | redakti fonton]

Phillip C. Willey[redakti | redakti fonton]

Philip C. WILLEY (1922- mortis 1989 en Bristolo post kelkmonata malsano) estis UEA-delegito en Portishead, Anglio, kaj fakdelegito pri turismo.

X[redakti | redakti fonton]

Y[redakti | redakti fonton]

Kenneth John Young[redakti | redakti fonton]

Kenneth John YOUNG (naskiĝis 1916 - mortis la 22-an de januaro 1982 en Derby, Britio) estis aktiva membro de pluraj lokaj kaj regionaj E-organizaĵoj. Li okupiĝis i.a. pri elektronika terminaro, kiu restis inter liaj manuskriptoj.

Z[redakti | redakti fonton]