Ljuĝou
| Ljuĝou | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Provinco | Gŭangŝio | |
| Poŝtkodo | 545 000 | |
| Aŭtokodo | 桂B | |
| Telefona antaŭkodo | 772 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 784.314 en 2009 (nur la urbo mem) | |
| Geografio | ||
|
|
24°19′00″N 109°23′00″O / 24.316667°N, 109.383333°OKoordinatoj: 24°19′00″N 109°23′00″O / 24.316667°N, 109.383333°O | |
| Alto | 91 m | |
| Areo | km² | |
| Horzono | UTC + 8 | |
| Dosiero:Location of Liuzhou Prefecture within Guanĝi (China).png | ||
Ljuĝou, ĉine 柳州 estas metropolo en Ĉinio. La municipo administras ankaŭ 6 proksimajn distriktojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Ljuĝou etendiĝas en norda parto de la lando laŭ rivero. Nannin troviĝas 255, Honkongo 537, Ŝanhajo 1415, Pekino 1852 km.
Historio [redakti]
Ljuĝou fondiĝis enla jaro -211. En 742 la loknomo estis Longĉeng (=Drakourbo). La nuna nomo uziĝas ekde 1736. Nuntempe la urbo estas grava regiona industria urbo kaj ankaŭ la ĉina armeo havas tie gravan bazon.
Klimato [redakti]
Jare pluvas en Ljuĝou 1415 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter aprilo-aŭgusto. La temperaturo estas inter majo-septembro pli, ol 30 °C, inter novembro-marto tio ne falas sub 10 °C.
Trafiko [redakti]
Ljuĝou havas flughavenon, aŭtovojon kaj fervojon.
Interesaĵo [redakti]
Estas konata ĉina diraĵo: Naskita en Suzhou, vivas en Hangzhou, manĝas en Kantono (Ĉinio), mortas en Ljuĝou.
En la pasinteco la urbo estis konata pri ĉerkoj, kiuj laŭdire konservas la korpon post la morto. Hodiaŭ multaj turistoj aĉetas etajn ĉerkojn, proksimume 3-30cm longaj, kiel suveniroj.
Ĝemelurboj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio