Ljubov Vondroušková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ljubov Vondroušková
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1946 (1946-01-03) (78-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto • publikigistoverkisto vd
vdr

Ljubov Vondroušková (naskiĝinta 1946) estas rusa poetino, loĝanta en Mokrá apud Brno (Ĉeĥio, Moravio), amikino de Esperanto. Ŝi estas ankaŭ prezidantino de Rusia Kultur-kleriga Societo en Moravio.

En Rusio ŝi laboris kiel ĵurnalistino, ekde 1982 en Brno kiel teknikistino en Radio Brno, poste hejme kiel kudristino. Pro okulmalsano ŝi devis ĉesigi tiun laboron, sed komencis legi Biblion kaj tiu legado venigis ŝin al verkado de poezio.

Ŝiaj kajeroj estis tradukataj en aliajn lingvojn, en lastaj jaroj ankaŭ en Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Megagertze serdca (Megahercoj de la koro, 1993)
  • V gluŝi duŝi (1996)
  • Skazki iz za laski (1999)
  • Ustje grusti (2000)
  • Zerkal'noje otraženije - Zrcadlení (Spegulado, tr. Taťána Kŭová, 2003)
  • Zerkal'noje otraženije 2 - Zrcadlení 2 (Spegulado, tr. Taťána Kŭová, 2004)
  • Zerkal'noje otraženije 3 - Zrcadlení 3 (Spegulado, tr. Taťána Kŭová, 2005)
  • Co mám ráda (Kion mi ŝatas, tr. Zdenka Bergrová, Hana Kupčíková, 2007, il. Věroslav Bergr)
  • Ljubimoje - Mia ŝato (tr. Jaroslav Krolupper, 2008)
  • Labirint - Labirinto (tr. Jaroslav Krolupper, 2009)
  • Illjuzija - Iluzio (tr. Jaroslav Krolupper, 2010)

Ŝiaj tradukoj el la ĉeĥa en la rusan[redakti | redakti fonton]