Ljudmila Gurĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ljudmila Gurĉenko
Persona informo
Naskonomo Людмила Марківна Гурченко
Naskiĝo 12-an de novembro 1935 (1935-11-12)
en Ĥarkivo
Morto 30-an de marto 2011 (2011-03-30) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio
Familio
Edz(in)o Boris Borisovich Andronikov • Joseph Kobzon • Vasili Ordynsky • Sergey Senin
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • filmkomponisto • filmreĝisoroscenaristoaktoro • memuaristo • teatra aktoro
TTT
Retejo http://www.gurchenko.ru/
vdr

Ljudmila Markovna GURĈENKO (ruse Людми́ла Ма́рковна Гу́рченко) estas fenomena sovetia kaj rusia aktorino, kantistino kaj verkistino, kiu meritis plej valoran rangon Popola artistino de USSR.

Ŝi naskiĝis la 12-an de novembro 1935 en Ĥarkovo, la dua plej granda urbo de tiama Ukraina Soveta Socialisma Respubliko en familio de ministo Mark Gavriloviĉ Gurĉenko (1898 - 1973) kaj Helena Aleksandrovna Simonova (1917 - 1999) aparteninta al fama nobela klano. La gepatroj ŝatis muziki kaj do ties filineto Ljusja (karesa derivaĵo de Ljudmila, kiu restis dumvive) jam infanaĝe ankaŭ scipovis iomete tirharmoniki. Pro sia invalideco, kiun rezultigis malfacila laboro en minejo, la patro iĝis profesia muzikisto kaj kune kun la edzino eklaboris en Ĥarkova filharmonio.

Dum la terura tempo de la okupacio (1941 - 1943), kiam la urbon invadis la nazia armeo, juna Ljusja sukcesis savi ŝian patrinon (Mark Gurĉenko tiam militis kiel volontulo, kvankam li estis invalido kaj rajtis resti hejme) kaj kelkajn genajbarojn pro malsato, ĉar ŝi kantis popularajn germanajn kanzonojn por soldatoj (ŝia denaska talento helpis al ŝi memorfiksi tekstojn nekompreninte sencon de la vortoj). Nutraĵoj estis pago pro etaj spektakloj.

Post liberigo de la urbo en 1943 Ljudmila komencis frekventi lokan lernejon kaj ekde 1944 ŝi eklernis pianludon. En 1953 ŝi diplomiĝis kaj forveturis al Moskvo.

Tie ŝi sukcese venis la moskvan Instituton de kinematografio en fakultaton, kiun gvidis profesoro Sergej Gerasimov kaj ŝia edzino Tamara Makarova, kvankam estis granda konkurado de abiturientoj revintaj fariĝi geaktoroj.

Kiel studentino Ljudmila aperigis siajn unikajn artajn trajtojn, kiujn rimarkis juna reĝisoro Eldar Rjazanov. Li invitis ŝin roli en sia distra filmo "La karnavala nokto" (ruse Карнавальная ночь). Ljudmila sukcese ludis kaj multe kantis en ĝi. Post surekranigo en 1956 la filmo (tie oni prezentas preparon kaj okazigon de novjara festo) furoras ĝis nun.

En 1958 Ljudmila diplomiĝis en VGIK kiel profesia aktorino, sed ŝia kariero ne estis ĉiam glata kaj fruktodona. Ĉefa kialo estis ŝia tute sendependa karaktero, kiu ne al ĉiuj tiamaj aŭtoritatuloj plaĉis. Ekde 1956 ĝis 2010 Ljudmila rolis en 97 filmoj, el kiuj plej rimarkindas:

  • 1. 1956 - Карнавальная ночь (La karnavala nokto)
  • 2. 1958 - Девушка с гитарой (Fraŭlino kun gitaro)
  • 3. 1959 - Звёзды встречаются в Москве (Steloj renkontiĝas en Moskvo)
  • 4. 1960 - Роман и Франческа (Roman kaj Franĉeska)
  • 5. 1961 - Балтийское небо (Balta ĉielo)
  • 6. 1963 - Укротители велосипедов (Dresistoj de bicikloj)
  • 7. 1964 - Женитьба Бальзаминова (Balzaminov geedziĝo)
  • 8. 1966 - Нет и да (Ne kaj Jes)
  • 9 .1970 - Эксперимент (Eksperimento)
  • 10.1971 - Тень (Ombro)
  • 11.1973 - Открытая книга (Malfermita libro)
  • 12.1978 - Красавец-мужчина (Belulo)
  • 13.1979 - Пять вечеров (Kvin vesperoj)
  • 14.1982 - Вокзал для двоих (Stacidomo por paro)
  • 15.1984 - Любовь и голуби (Amo kaj kolomboj)
  • 16.1987 - Претендент (Pretendanto)
  • 17.1990 - Моя морячка (Mia maristino)
  • 18.1993 - Послушай, Феллини! (Aŭskultu, Fellini!)
  • 19.1996 - Четверо (Kvaropo)
  • 20.2000 - Старые клячи (Oldaj ĉevalaĉoj)
  • 21.2005 - Двенадцать стульев (Dek du seĝoj)
  • 22.2006 - Карнавальная ночь-2, или Пятьдесят лет спустя (La karnavala nokto-2 aŭ post kvindek jaroj)
  • 23.2008 - Высшая мера (Punrimedo)
  • 24.2010 - Пёстрые сумерки (Buntaj krepuskoj)

Ekde 1963 ĝis 1995 la aktorino ĉefrolis en kelkaj moskvaj teatroj. Ŝi estis reĝisorino de la filmo "Buntaj krepuskoj", por kiu ŝi komponis muzikon kaj ankaŭ ĉefrolis. Popularan kanzonon "Mia maristino" ŝi komponis en 1990 por samnoma filmo.

Multaj kompaktaj diskoj CD kaj videodiskoj kun ŝiaj kantoj aperis dum ŝia vivo kaj furoras ĝis nun.

Ljudmila verkis kaj eldonis tri aŭtobiografiajn librojn, kiujn legantoj tre ŝatas:

  • 1982 - Моё взрослое детство (Mia matura infanaĝo);
  • 1987 - Аплодисменты (Aplaŭdoj)
  • 2002 - Люся, стоп! (Ljusja, stop!)

Familio[redakti | redakti fonton]

Ljudmila estis kvinfoje edzino.

  • la unua edzo nomiĝis Boris Andronikaŝvili. La geedzoj havis filinon Maria (1959);
  • la dua edzo estis aktoro Aleksander Fadejev;
  • la tria edzo estis fama kantisto Iosif Kobzon;
  • la kvara edzo estis muzikisto kaj ŝia akompananto Konstantin Kupervejs;
  • la kvina edzo estis ŝia impresario Sergej Senin.

La 14-an de februaro 2011 la aktorino (ŝi tiam aĝis 75 jarojn) glitfalis apud sia moskva domo kaj rompis la femuron. Kirurgia operacio estis sukcesa kaj la 7-an de marto kuracistoj permesis al ŝi reveni hejmen, des pli, ke sekvonttage oni celebris Virinan feston. Sed la traŭmo rezultigis pneŭmonion kaj morton okazintan la 30-an de marto je la deknaŭa kaj duono.

Ljudmila Gurĉenko estas sepultita en moskva Novodeviĉje tombejo (Nova tereno).

Gratifikoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]