Llangadwaladr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Llangadwaladr
vilaĝo 
La preĝejo de Llangadwaladr
domareto
Administrado
Lando Kimrio
Regiono Môn
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 12′ N, 4° 25′ U (mapo)53.1956-4.4219Koordinatoj: 53° 12′ N, 4° 25′ U (mapo)
Situo
Situo
Llangadwaladr (Britio)
Llangadwaladr (Britio)
DEC
Llangadwaladr
Llangadwaladr
Situo de Llangadwaladr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Llangadwaladr, Anglesey [+]
vdr


Llangadwaladr estas malgranda vilaĝo, ĉe la okcidenta marbordo de la insulo Môn, Kimrio. Ĝi lokiĝas sur la vojo A4080, iom okcidente de la vilaĝo Hermon kaj oriente de Aberffraw.[1]

La plej fama konstruaĵo en la vilaĝo estas la preĝejo. La nuntempa konstruaĵo datiĝas de proksimume la 15a jarcento, sed ĉe muro en la preĝejo estas la tomboŝtono de Cadfan ap Iago, la reĝo de Gwynedd en la 7-a jarcento. Estas dirate, ke ĉi tiu estas la plej antikva tomboŝtono en Britio. Plej verŝajne, la nepo de Cafan, Cadwaladr Fendigaid, estas la Cadwaladr memorata en la nomoj de la preĝejo kaj la vilaĝo. Estas kredate, ke Llangadwaladr estis entombigejo de la reĝoj de Gwynedd, ĉar la tiama ĉefa kortego de Gwynedd, Aberffraw, estas mallonge for de la preĝejo, ĉe la alia flanko de la rivero Ffraw.[2]

Estas iuj aliaj interesaĵoj en la preĝejo, inter ili la kolorvitra fenestro kiu datiĝas de la fino de la 15-a jarcento, donacita de Meurig ap Llywelyn al sia edzino por danki pro la sekura reveno de ilia filo Owain de la batalo de Bosworth. Unu el la du kapeloj estas ankaŭ donaco de la familio Meyrick de Bodorgan.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Owen Lewis, (28 dec. 1533 - 14 okt. 1594) episkopo Cassano all'Jonio, en Italio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Princes of Gwynedd - Driving Tour. Arkivita el la originalo je 2008-09-19. Alirita 2017-10-20.
  2. Lloyd, A History of Wales (vol. I, 1911), p. 182