Llera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la municipo Llera de Hispanio. En la subŝtato Tamaulipas de Meksiko ekzistas samnoma komunumo kaj ties ĉefa loĝloko Llera de Canales.

Llera [JEra] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas llerenses. La censita populacio en 2008 estis de 944 loĝantoj.

Situo

Llera estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 481 m; je 105 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 71,5 km².

Ĝi estas pli precize dirate en la nordokcidenta parto de la Campiña Sur, okupante ekstreman areon lime kun la Tierra de Barros, la Senjorlando de Feria, La Serena kaj la montaroj de Hornachos. La teritorio estas ĉefe seka kaj malbunda je vegetaĵaro, kun kelkaj anzinaroj, olivarbaroj kaj vitejoj kaj ĉefe makiso.