Lluís Maria Xirinacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lluís Maria Xirinacs

Lluís Maria Xirinacs i Damians (Barcelono, 1932 - Ogassa, Ripollès, 11-an de aŭgusto 2007) estis pacema opozicianto de la diktaturo de Francisco Franco, aktivulo, politikisto, verkisto, religiulo kaj defendanto de sendependeco de la Katalunaj Landoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis katolika pastro, kiam li estis 22-jara.

En la 1960aj kaj 1970aj jaroj li faris kelkajn malsatstrikojn, el kiuj la unua longa por protesti kontraŭ la ligo de la katolika eklezio kaj la ŝtato dum frankismo. La hispana faŝista reĝimo malliberigis lin dufoje (1972 kaj 1974-1975). Li deklaris sin sekvanto de Gandhi-aj tezoj kaj bataladis per senperforto. Kiel ekzemplo, li elspezis dek du horojn ĉiutage dum unu jaro kaj naŭ monatoj, starante antaŭ prizono de Barcelono ĝis la aprobo de amnestia leĝo por politikaj malliberuloj.

Nobelpremia kandidateco[redakti | redakti fonton]

Pro ĉiuj ĉi tiuj agoj li estis proponita dum tri jaroj (1975, 1976, 1977) por la Nobel-Premio pri paco.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

En 1977 en la unua balotado post Frankisma diktaturo, li fariĝis senatano por Barcelono kiel sendependa kandidato. En 1979 li gvidis kandidatecon por la hispaniaj kortesoj en koalicio, kiu nomiĝis Maldekstra Bloko de Nacia Libereco (Bloc d'Esquerra d'Alliberament Nacional, BEAN). Tiu ĉi depostulis la spiriton de la antaŭa Asembleo de Katalunio, de kiu li ankaŭ estis unu el la ĉefaj varbantoj. Poste, BEAN prezentis kandidatojn ankaŭ en la elektoj de 1980 por la Parlamento de Katalunio; sed, en ambaŭ okazoj, ĝi ne akiris iun ajn reprezentadon.

De 1980, li ĉesigis sian politikan aktivadon.

Socia engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1984 li fondis kune kun Agustí Chalaux, la Centron de Studoj Joan Bardina, kie li volis profundiĝi en novan ekonomian, politikan kaj socian modelon.

En 1990 li forlasis sian sacerdotecan sindevontigon.

En 2000 li ekprotestis denove, ĉiutage sidante antaŭ la palaco de Generalitat por la sendependeco de la Katalunaj Landoj.

Estante 65-jara, li doktoriĝis pri filozofio.

Kondamnoj[redakti | redakti fonton]

La 11an de septembro 2002, nacia tago de Katalunio, li depostule paroladis en Fossar de les Moreres kaj deklaris: "Gandhi diris, ke la neperfortemulo ne povas neŭtrale pritrakti la partojn de perforta konflikto: la agresanto estas la malamiko, la atakita estas la amiko, kvankam li povus perforti. Mi provis dum mia tuta vivo la batalon per senperforta vojo. Sed mi deklaras tie ĉi kaj, mi diras ĝin laŭte, kaze ke tie povus esti iu polico aŭ publika prokuroro: Mi min deklaras amiko de ETA kaj de Batasuna kaj malamiko de la Hispana Ŝtato”.

Poste, li estis kondamnita de Audiencia Nacional (hispania tribunalo kontraŭ gravegaj krimoj, inkluzive de terorismo) je du jaroj da prizono kaj kvar da nekompetento pro nobligo de terorismo. La 17an de decembro 2002 li deklaris en sia defendo antaŭ la ĵurio: "Mi opinias, ke labori kiel historiisto estas neniu krimo (malgraŭ ebla malkonsento): - priskribi militon por nacia liberigo, kiu daŭras jam 40 jarojn, - kaj kompari ĝin kun aliaj militoj." Kaj li ankaŭ almetis: "Hispanaj tankoj estas tiuj, kiuj okupas Eŭskion. Neniu eŭska armilo volas konkeri Hispanion".

Malgraŭ kondamna verdikto kaj serĉ-arest-ordono, li ne estis arestita. Kiam li estis 74-jara, je la 25a de oktobro 2005, li estis arestita de polico, kiam li vizitis komisarejon por renovigi sian identigan karton. Du tagojn poste li estis enprizonigita, sed ĝuste en la posttagmezo, post tuja mobiliziĝo de la kataluna registaro kaj de plej diversaj asocioj, la Ĉefprokuroro decidis liberigi lin, invokante humanitarajn kialojn pro lia aĝo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2004 la Kataluna Somera Universitato premiis lin per la premio Canigó.

Morto kaj lasta noto[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino li daŭrigis sian politikan aktivadon ĉe Fundació Randa.

La 11an de aŭgusto 2007 li estis trovita mortinta en la arbaro. Li lasis noton en sia laborejo klarigantan lian decidon, en kiu li kritikis la malkuraĝon de katalunaj politikistoj kaj substrekis, ke la Katalunaj Landoj estas okupaciataj de Francio kaj Hispanio.

La 16an de aŭgusto 2007 okazis funebra ceremonio je lia memoro en la preĝejo Santa Maria del Mar en Barcelono kaj poste oni okazigis omaĝon ĉe Fossar de les Moreres, la loko kie kvin jarojn antaŭe li faris la prelegon, kiu veturigis lin lastfoje en prizonon.

Ĉiuj, kiuj konis lin, scias kiel li volis pasigi la lastajn tagojn de sia vivo. Li iam skribis:

"Kiam morton sentos mi,
translokiĝos en la monton Sant Amanç
kaj tie lasos min peli de la morto.

Tiel oni faris en Barato:
maljunuloj, kiam sentas sin morti, forlasas sian hejmon,
kaj grimpas sur monton kaj tie lasas sin peli de la morto."


Jen la lasta noto lasita de Xirinacs en fondaĵo Randa la 6an de aŭgusto, verkita dum lia datreveno:

Lasta noto[redakti | redakti fonton]

En plena posedo de miaj fakultoj
mi foriras
ĉar mi volas fini miajn tagojn
en la soleco kaj en la silento.
Se vi volas feliĉigi min
ne serĉu min.
Se iu trovas min,
mi petas ke,
kiel ajn mi fartu,
ne volu tiu perturbi
mian solecon
kaj mian silenton.

Dankon!


Suverenec-ago[redakti | redakti fonton]

Mi vivis sklave sepdek kvin jarojn
en Kataluna Landaro
okupaciata de Hispanio, de Francio (kaj de Italio)
de antaŭ jarcentoj.
Mi vivis batale kontraŭ ĉi sklaveco
ĉiujn jarojn de mia plenaĝa vivo.
Sklava popolo, samkiel sklava homo,
estas honto por la homaro kaj por la universo.
Sed popolo neniam estos libera
se siaj anoj ne volas riski
ties vivon en ĝia liberigo kaj defendo.
Amikoj, akceptu al mi
tiun finon absolute venkan
de mia batalo,
kiu kontraŭstaras la malkuraĝon
de niaj gvidantoj, amasigantoj de l' popolo.
Hodiaŭ mia nacio
iĝas absolute suverena en mi.
Ili perdis sklavon.
Ĝi estas iom pli libera,
ĉar mi troviĝas en vi, amikoj!

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La plej konata estas la trilogio de politikaj memoraĵoj «La traïció dels líders» (La perfido de la partiestroj), publikigita inter 1993 kaj 1997, kie li kritikas la rolon de la postfrankaj politikistoj dum la Transiro al demokratio.

"El terror, la pau i el sagrat” (La teroro, la paco kaj la sakralo) (2003).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]