Loĝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  1. Loĝio estas malgranda fako kun flankaj septoj kaj kelkaj seĝoj por spektantoj.
  2. Loĝio estas galerio, larĝe malfermita sur la ekstero kaj flanke subportata de muroj, kolonoj aŭ konzolaj subportiloj, ordinare ĉe supera etaĝo de domo aŭ palaco.
  3. Loĝio estas ejo kie kunvenas framasonarozkruca (AMORC estas la ĉefa moderna rozkruca grupo kun loĝia sistemo) grupo, kaj tiu ĉi grupo mem.

Laŭ Francisko Azorín Loĝio estas Galerio aŭ galeriparto larĝe malfermita, kontraŭ placo, scenejo.[1] Li indikas etimologion el la greka logeion (tribunejo, surscena pupitro) kaj de tie la latina logeum.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 129.
  2. Azorín, samloke.