Lockheed U-2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lockheed U-2
Tipo: Skoltaviadilo
Fabrikanto: Lockheed (Nuna Lockheed Martin)
Unua flugo: 1-an de aŭgusto 1955
Enkonduko: 1957
Uzanto: Usona Aerarmeo
CIA
Produktperiodo: 1955-1989
Produktkvanto: 104
vdr

La Lockheed U-2 [jutu] estas kunhoma, unusideja spionaviadilo de la usona flugarmeo. La aviadilo flugas en alto de 21.000 metroj - sendepende de la vetero, tage kaj nokte - kaj kolektas datenojn por usono kaj ties aliancanoj.

La interna nomumo de la aviadilo estis CL-282 Aquatone, sed oni bezonis oficialan nomon. de szüksége volt egy hivatalos katonai elnevezésre is. Tio venis el la angla utility. Ĉra la nomo U-1 kaj U-3 estis jam okupitajm restis la nova nomo U-2. La karesnomo de la avio iĝis "Dragon Lady", drakledio.

Ĉar la aviadilo iĝis iaspeca motora glisaviadilo, estis tre malfacile flugi kaj alteriĝi kun ĝi. Pro la alta alteco de la flugo, la piloto devis uzis skafanderon (kun oksigena botelo) kaj flugi en rapidzono de 8km/h. Se ĝi tro rapide flugis, proksimiĝis al la transsonan zonon, se tro malrapide flugis, povis fali tro la maldensa aero (malforta levforto).

La U-2 ricevis novan povejon General Electric F-118-101 en 1998, kiu estis pli pelaĵ-ŝpara, malpleza kaj pli forta, ol la antaŭa povejo.

La U-2 projekto ekis en la 1950-aj jaroj, kiam CIA tre bezonis skoltajn datenojn pri kontraŭulaj ŝtatoj. Por eviti interkapton de kontraŭulaj ĉasaviadiloj, Pentagon donis liberan vojon por ellaboro de specifa spiona aviadilo.

La aviadilo estis dezajnita kaj konstruita de Lockheed, sub la gvido de inĝeniero Kelly Johnson.[1] U-2 komencis skoltoperadon en 1955. Ĉefaj celoj de skoltoperado estis Sovetunio kaj Ĉinio, Kubo.

La apero de ter-aeraj kaj aerdefendaj teknologioj ebligis interkapton de U-2. La 1-an de majo 1960, Soveta Aerdefenda Forto interkaptis U-2, kiu estis flugita de piloto Francis Gary Powers.[2] En 1962 oni pafis sekvan U-2 super Kubo (piloto Rudolf Anderson).[3] danke al skoltoperado de U-2 super Kubo, Usono trovis sovetajn misilbazojn en Kubo, kiuj provokis konflikton inter Usono kaj Sovetunio.

Post la interkaptoj de U-2, La altalteca skoltmisio de U-2 sukcesiĝis al Lockheed SR-71 Blackbird. Hodiaŭ jam transprenis taskon de la U-2 la ĉirkaŭteraj satelitoj, sed oni uzis ilin dum la iraka milito kaj pri esploro de katastrofoj.

Specifaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Longo: 19,1m
  • Flugila diametro: 30,9m
  • Alto: 4,8 metroj
  • Enverguro: 92,9 m²
  • maksimuma starta maso: 18 600kg
  • Povejo: Pratt & Whitney J75-P-13B aŭ General Electric F-118-101
  • Puŝforto: 76kN
  • maksimuma rapido: 821km/h
  • Operaddistanco: 5 633km
  • maksimuma alto: 21 212 m (R 27.432 m)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pedlow, Gregory W. & Donald E Welzenbach. The Central Intelligence Agency and Overhead Reconnaissance: The U-2 and Oxcart Programs, 1954–1974. Washington, DC: Central Intelligence Agency, 1992. ISBN 0-7881-8326-5.
  2. Pocock, Chris (2000). The U-2 Spyplane: Toward the Unknown – A New History of the Early Years. Atglen, PA: Schiffer Military History. ISBN 978-0-7643-1113-0.
  3. La raporto pri sovetaj misiloj en Kubo (Inkluzivas informon pri flugo de Rudolf Anderson). NSA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]