Lockheed U-2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
U-2 Dragon Lady
Lockheed U-2 Dragon Lady
datenpaĝo
Tasko grandalta spionaviadilo
Skipo unu
dimensioj
Longo 19,1 metroj
Flugila diametro 30,9 metroj
Alto 4,8 metroj
Flugila surfaco 92,9 m²
masdatenoj
malplene 6 800 kg
plene
maksimuma starta maso 18 600 kg
Pelilo
Tipo Pratt & Whitney J75-P-13B aŭ General Electric F-118-101
Puŝforto 76 kN
Povumo
maksimuma rapido 821 km/h
uzdistanco 5 633 km
maksimuma flugatingo
maksimuma alto > 21 212 m
(R 27.432 m)
armilaro
mirtaloj ---
bomboj ---

La U-2 [jutu] estas kunhoma, unusideja spionaviadilo de la usona flugarmeo. La aviadilo flugas en alto de 21.000 metroj - sendepende de la vetero, tage kaj nokte - kaj kolektas datenojn por usono kaj ties aliancanoj.

La interna nomumo de la aviadilo estis CL-282 Aquatone, sed oni bezonis oficialan nomon. de szüksége volt egy hivatalos katonai elnevezésre is. Tio venis el la angla utility. Ĉra la nomo U-1 kaj U-3 estis jam okupitajm restis la nova nomo U-2. La karesnomo de la avio iĝis "Dragon Lady", drakledio.

Ĉar la aviadilo iĝis iaspeca motora glisaviadilo, estis tre malfacile flugi kaj alteriĝi kun ĝi. Pro la granda alto de la flugo, la piloto devis uzis skafanderon (kun oksigena botelo) kaj flugi en rapidzono de 8 km/h. Se ĝi tro rapide flugis, proksimiĝis al la transsonan zonon, se tro malrapide, povis fali tro la maldensa aero (malforta levforto).

La U-2 ricevis en 1998 novan pelilon (General Electric F-118-101), kiu estis pli pelaĵ-ŝpara,malpleza kaj pli forta, ol la antaŭa.

La U-2-projekto ekis en la 1950aj jaroj, kiam CIA tre bezonis spionaj datenojn pri la Sovetunio. Ĉar en la koreia milito aperis la MiG-15, kiu estis pli bona ol la tiamaj usonaj ĉasaviadiloj, la Pentagon donis liberan vojon por ellaboro de specifa spiona aviadilo.

La aviadilo estis planita, konstruita ĉe Lockheed, kun gvido de inĝeniero Kelly Johnson. La aviadilo startis unuafoje en 1955 kaj en 1956 spionis super la Sovetunio.

La sovetoj sukcese pafis unu la 1-an de majo de 1960 (piloto Francis Gary Powers) per pluraj raketoj. En 1962 oni pafis sekvan U-2-on super Kubo (piloto Rudolf Anderson), sed la spionado de U-2 super Kubo sukcese malvualigis sovetajn intencojn pri raketo-setligoj.

Hodiaŭ jam transprenis taskon de la U-2 la ĉirkaŭteraj satelitoj, sed oni uzis ilin dum la iraka milito kaj pri esploro de katastrofoj.