Lode Van de Velde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lode Van de Velde

Lode VAN DE VELDE (naskiĝis la 1-an de aprilo 1971) estas Flandra esperantisto, kemiisto laŭ eduko kaj pasia fotisto. Li esperantistiĝis en 1993 kaj nun laboras kiel sekretario en artlernejo. Profesie li instruis Esperanton en Japanio dum 2 jaroj kaj dum diversaj malpli longaj eventoj.

  • Prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo ĝis 2011.
  • Prezidanto, kasisto kaj TTT-estro de Movado sen Nomo
  • Redaktoro de Horizontaal (revuo de Flandra Esperanto-Ligo) ĝis 2011.
  • Aŭtoro de la libreto Vortludoj (2003): pri vortludoj en Esperanto
  • Aŭtoro de la didaktika libreto por infanoj Kolorigu la bestojn kaj lernu la alfabeton! (2005)
  • Aŭtoro de la libreto Sudokoj (2006): kun sudoko-enigmoj en Esperanto
  • Aŭtoro de la art-fotolibro Nigra-blanko (2009)
  • Aŭtoro de la poemaro Epizodoj (2011) en Esperanto, eldonita de MAS.
  • Tradukinto de:

Eksteraj ligiloj