Lofio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lofio
Lophius piscatorius.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Lofioformaj Lophiiforme
Familio: Lofiedoj Lophiidae
Genro: Lofio Lophius
Specio: L. piscatorius
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Dunoma nomo
Lophius piscatorius
Linnaeus, 1758
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Lofio (latine: Lophius piscatorius) estas mara fiŝo vivanta sur fundoj de maroj. Ĝi estas maksimume 2 metrojn longa.

Lofio en kuirejo
Lardita lofio kun legomoj, parmaŝinkaj ĉipsoj sur krema folibeto kaj kaviaraj terpomoj

[redakti] Apero

Lophius piscatorius

Lofioj aperas preskaŭ en ĉiuj maroj de tropika kaj milda klimata zono. Ankaŭ en la Mediteraneo ĝi estas tre abunda. En la Atlantika Oceano ĝi vivas de Okcidenta Afriko ĝis la Manika Markolo, la Britaj insuloj kaj la Balta Maro.

[redakti] Priskribo

Ĝia korpo estas malalta, sed tre larĝa, ĝi estas kovrita de mola haŭto sen skvamoj. Sur la tuta korpo estas malgrandaj elkreskaĵoj kaj elstaraĵoj, do la surfaco de la korpo estas tre malfajna. La plej larĝa kaj la plej malalta estas la kapo, direkte malantaŭen la korpo plialtiĝas kaj mallarĝiĝas. La kapo estas granda, ĝi okupas proksimume unu trionon de la korpo, la buŝo estas larĝa, duonronda kun karakterize superanta suba makzelo (mandiblo) kaj grandaj fleksaj dentoj. La okuloj estas tre malgrandaj, ili troviĝas sur la supra parto de la kapo.

[redakti] Uzado

La fiŝo estas uzata en kuirarto, kiel montras unu el la bildoj.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj