Lofti-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lofti-Montaro
montara sistemo [+]

LandoAŭstralio
Federacia ŝtatoSuda Aŭstralio

Supermara alteco936 m [+]
Koordinatoj33° 26′ S, 138° 58′ O (mapo)-33.42604138.97452Koordinatoj: 33° 26′ S, 138° 58′ O (mapo)

Lofti-Montaro (Suda Aŭstralio)
Lofti-Montaro (Suda Aŭstralio)
DEC
Lofti-Montaro
Lofti-Montaro
Lokigo de Suda Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Lofti-Montaro
Vikimedia Komunejo:  Mount Lofty Ranges [+]
vdr
Pinto de Lofti-Monto.

Lofti-Montaro estas montaro ĵus oriente de Adelajdo en Suda Aŭstralio.

Situo kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Lofti-Montaro etendiĝas ekde la ekstrem-suda punkto de Duoninsulo Fleurieu ĉe la urbo Cape Jervis norden tra 300 da kilometroj antaŭ ol malaperi norde de Peterborough. Apud Adelajdo ĝi disigas la Adelajdan Ebenaĵon de la vastaj ebenaĵoj kiuj ĉirkaŭas Murej-Riveron kaj etendiĝas orienten al Viktorio.

La Hejsen-vojo trairas preskaŭ la tutan longon de la montaro, renkontante okcidenten Flinders-Montaron apud Hallett.

La montaro havas mediteranean klimaton kun modera precipitaĵo alportata de sud-okcidentaj ventoj. La someroj estas varmaj kaj la vintroj malvarmetaj. La suda parto de la montaro estas pli humida (kun 900 mm da jarpluvo) ol la norda parto (400mm).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

IBRA-regiono Flinders Lofty Block kiu enhavas i.a. Lofti-Montaron.
Lofti-montaraj duonarbaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Geomorfologio de Lofti-Montaro. Arkivigite je 2019-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
angle Magneta Monteto, Peterborough.
angle Batunga-Regiono, suda Lofti-Montaro.