Lohengrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lohengrin
stilo: opero
verkisto kaj komponisto: Richard Wagner
literatura modelo: eposo Parzival de Wolfram von Eschenbach
premiero: la 28-an de aŭgusto 1850
premiera loko: Vajmaro, nacia teatrejo
opera daŭro: ĉ. 5 horoj
loko de la scenaro: la urbo Antverpeno, komence de la 10-a jarcento
roloj:

Lohengrin estas la titolo de romantika opero en tri aktoj kreita de la komponisto Richard Wagner. Ĝia rakonto disvolviĝas en la historia duklando Brabanto komence de la 10-a jarcento. Bazo de la rakonto estis la personaĵo de la kavaliro Loherangrîn en la versa eposo Parzival de la mezepoka poeto Wolfram von Eschenbach, verkita en la mezaltgermana lingvo. Iusence la opero konsidereblas daŭrigo de la opero Parsifalo de la sama komponisto. La premiero de la opero Lohengrin okazis en la nacia teatrejo de la germana urbo Vajmaro, la 28-an de aŭgusto 1850.

Literatura modelo[redakti | redakti fonton]

La literatura rolulo de la kavaliro Loherangrîn aperas kiel flanka figuro en la lasta ĉapitro de la versa eposo Parzival de la mezepoka poeto Wolfram von Eschenbach. La kavaliro de la Sankta Gralo Loherangrîn, filo de la reĝo de la Sankta Gralo Parsifalo, sur cigno estas sendita kiel subtenanto kaj gardanto al la dukino de Brabanto. Kondiĉo por tiu helpo estas, ke ŝi neniam rajtas demandi lin pri lia nomo. Kiam ŝi tamen demandas lin, li devas forlasi ŝin.[1] Richard Wagner prenis la figuron kaj ampleksigis la demando-malpermeson al la kerno de rakonto, kiu montras la interrilaton inter la ĝermanaj dioj kaj la jen ĝojanta jen suferanta homaro, kaj same la tension inter la frumezepoka kristanismo en Eŭropo kaj la antaŭa mondo de la ĝermanaj dioj. Samtempe li provas enplekti elementojn de la antikva helena tragedio en la rakonton.

la aktorino Doris Soffel en la rolo de Ortrud, kiu ruze klopodas disigi la paron Lohengrin kaj Elsa

Komponaĵo[redakti | redakti fonton]

Per la opero Lohengrin la komponisto kreis la novan operan formon de "trakomponita muzika dramo". La komponaĵo ne estas dividita al unuopaj scenoj, sed senenterrompe estas ludata en plenaj (kutime tri) aktoj, dividitaj per (kutime sekve du) paŭzoj por la spektantaro. Richard Wagner per tiu nova modelo intence distanciĝis de la tradicia strukturo de "numera opero" kun arioj, recitativoj kaj korusaj kantoj. Tamen ankaŭ en la opero Lohengrin ankoraŭ restis grandaj fragmentoj similaj al tradiciaj ariojkorusaj kantoj. Ekzemploj estas la rakonto de dukino Elsa pri sia sonĝo, aŭ la rakonto de Lohengrin pri la Sankta Gralo, kiuj daure memorigas pri la formo de la klasika solista ario.

Por muzike montri la animan vivon de la scenejaj personaĵoj, Richard Wagner en la opero Lohengrin unuafoje apligis gvidajn muzikajn motivojn, kiuj pro la pluraj ripetoj por la spektantoj iĝis bone rekoneblaj – ekzemploj estas la grala kaj la demando-malpermesa muzikaj motivoj).

Ekster la opera konteksto aparte konata iĝis la nupta muzika motivo el la opero, kiu ekde la konatiĝo de la opera verko ludiĝis en sennombraj geedzigaj ceremonioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kronologia superrigardo pri la versa dramo Parzival (germane)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]