Loituma
Loituma | |
---|---|
Fondo | 1997 |
Deveno | Ŝablono:Suomen lippu Finnlando |
Ĝenro | popola muziko |
Muzikistaro | |
Kantelo, kantado | Sari Kauranen |
Kantado, kantelo | Anita Lehtola |
Kantelo, kantado | Timo Väänänen |
Kantado, violino, kantelo, baso, tamburo, bekfluto | Hanni-Mari Autere |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Loituma estas finna popola muzikgrupo, kiu uzas en la muziko tradician finnan kantadon kaj kantelon. Loituma estis la ”grupo de la jaro 1997” (finne: Vuoden yhtye 1997) en la muzikfestoj de Kaustinen.
Historio
Oni surbazigis la grupon, Loituma, je la jaro 1989, kiam la anoj de la grupo komencis studadon en Sibelius-Akademio (finne Sibelius-Akatemia), la muzika universitato en Finnlando. Unue la nomo de la grupo estis Jäykkä Leipä (Rigida Pano). Unue la anoj de la grupo estis ankaŭ la kantistino Sanna Kurki-Suonio kaj la kantistino, violonistino Tellu Turkka, kiuj poste ekmembris en la sveda grupo Hedningarna. Anoj de la grupo Jäykkä Leipä estis ankaŭ la frapinstrumentisto kaj la blovinstrumentisto Nikko Prauda. Anita Lehtola-Tollin, la kantistino de Loituma estis ankaŭ membro de Hedningarna.
La grupo Jäykkä Leipä ŝanĝis la nomon laŭ la orienta finnlanda lago Loituma. La plej grava bazo de la muziko estas kantelo kaj finna kanto-tradicio. La libroj Kalevala kaj Kanteletar inspiras ilin.
Anoj de la grupo
- Sari Kauranen — kanteloj, kantado
- Anita Lehtola-Tollin — kantado, kvin-korda kantelo
- Timo Väänänen — kanteloj, kantado
- Hanni-Mari Autere Etno.net — violono, kantado, kantelo, bekfluto, kontrabaso
Diskografio
- Loituma (en Finnlando 1995) / Things of Beauty (en Usono 1998)
- Kuutamolla (en Finnlando 1998) / In the Moonlight (en Usono 1999)
Pliaj informoj
La plej konata kanto de Loituma estas malnova finna Ievan polkka de la unua sondisko. Oni publigis la filmeton pri Ievan polkka en interreto je la jaro 2006. Pro la filmeto oni invitis la grupon en Svedion. La kanto komencis la spektaĵon de Pablo Francisko en la urboj Malmö, Stokholmo kaj Göteborg. Nune la kanto havas multajn alilingvajn variantojn ankaŭ en la interreto.