Lok Sabha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lok Sabha estas la Malsupra Ĉambro en la Parlamento de Barato. La vortoj Lok Sabha devenas de la hindia, laŭvorte signifanta "Domo De la popolo".

La Lok Sabha ankaŭ estas la uzata termino por la Malsupra Ĉambro inter sinsekvaj parlamentaj naciaj balotadoj en Barato. Membroj de la Lok Sabha estas rektaj reprezentantoj de la popolo de Barato, estinte rekte elektitaj de la balotantaro kiu konsistas el ĉiuj plenkreskulaj civitanoj de la lando. Sia maksimuma grandeco skizita en la Konstitucio de Barato estas 552 membroj : 530 membroj reprezentantoj de la subŝtatoj de Barato, ĝis 20 membroj reprezentantoj de la Teritorioj de la Unio, kaj du membroj reprezentante la Anglo-Hindan komunumon.

La membriĝo en la Lok Sabha estas distribuita inter la ŝtatoj kaj la teritorioj de la Unio por certigi konvenan reprezentadon de la loĝantaro de la ŝtatoj kaj teritorioj.