Loka administracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La loka administracio estas la institucia kaj administracia organizo de geografia areo, lando aŭ plurlanda konfederacio.

La diverseco de la sistemoj en la mondo

La koncepto de la loka administracio povas multe varii inter landoj:

La loka organizo povas ankaŭ kaŭzi povkonfliktoj inter diversaj administraciaj tavoloj. Krome en iuj okazoj povas esti diversaj tavoloj super unu sama teritorio, kvankam tiuj tavoloj havas ne nepre samajn geografiajn limojn.

Loka administracio en landoj kaj mondregionoj

Eŭropo

Per la Eŭropa Ĉarto pri Loka Aŭtonomeco la Kongreso de Lokaj kaj Regionaj Aŭtoritatoj difinis komunajn regulojn por la membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo, kiuj subskribis la Ĉarton. Ĉi tiu celas certigi la akcepton kaj protekton de la politika, administra kaj financa aŭtonomeco de la lokaj aŭtoritatoj. La apliko de tiuj reguloj fariĝas laŭ la interna juro de ĉiu lando. Tiu Ĉarto estas grava ŝirmilo de la rajtoj de la lokaj aŭtoritatoj, kiuj havas fundamentan rolon en la evoluigo de la loka demokratio kaj en la administracia efikeco. Tiusence la Ĉarto insistas pri pluraj elementoj, ekz.:

  • la leĝaro kaj la konstitucio certigu la aŭtonomecon de la lokaj aŭtoritatoj;
  • la lokaj aŭtoritatoj disponu monrimedojn proporciajn kun siaj bezonoj.

Usono

Usono estas federacia respubliko. Ĝia teritoria organizo dependas de la leĝaro de ĉiu el la 50 subŝtatoj.

En 48 subŝtatoj la ĉefa divido estas la kantono (county). La povoj de la kantonaj registaroj multe varias inter la subŝtatoj. Ĝenerale, escepte de Nov-Anglio, la kantonoj estas taskitaj pri loka polico, publikaj servoj, bibliotekoj, kolekto de esencaj statistikoj kaj faro de atestiloj pri naskiĝo, morto kaj geedziĝo.

La kantonoj estas la plej gravaj lokaj aŭtoritatoj en okcidenta Usono, kie la teritoria plimulto estas ne kovrita de ia municipo. Ili estas meznivelaj rolantoj en mezokcidenta Usono, kie ili zorgas pri la loka administracio en la kamparaj areoj. Tamen la kantonoj ne plu havas registaran aŭ administracian rolon en Nov-Anglio.

Vidu ankaŭ