Lokarno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokarno
Blazono de Lokarno
Kastelo Visconteo
Kantono Tiĉino
Distrikto Lokarno
Komunumaro Lokarno
Koordinatoj  46° 10′ 0″ N 8° 48′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.80000 °O / 46.16667; 8.80000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 8° 48′ 0″ O / 46.16667 °N, 8.80000 °O / 46.16667; 8.80000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 14909
Areo 19,4 km²
Alteco 200 m super marnivelo
Poŝtkodo 6600
Komunumkodo 5113
Mapo de Lokarno

Lokarno estas urbo en Kantono Tiĉino en Svislando. Ĝi havis 14 909 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La oficiala lingvo estas itala.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lokarno situas ĉe la okcidenta bordo de la Majora Lago (Lago Maggiore) kaj formas aglomeraĵon kun la najbara komunumo Ascona. En la apuda vilaĝo Orselina estas telfero per kiu oni povas alsupri al la monto Cardada.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Lokarno kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Belinzono tra la ebenaĵo de Magadino kaj fervojlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu deflankiĝas en en Giubiasco de la gotarda fervojlinio kaj la etspura trama fervojo de Domodossola tra la Valo de Centovalli. La stacidomo de Lokarno fakte ne situas sur la komunuma teritorio, sed sur teritorio de la najbara komunumo Muralto. De la centro de Lokarno funikularo kondukas al la Madonna del Sasso en Orselina, de kie aertelfero kondukas al la Monto Bré. Norde de la Majora Lago situas aerodromo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

konstruaĵo de la telfero projektita de Mario Botta
telfera stacio malsupra
Preĝejo Madonna del Sasso super Lokarno
Rigardo al la lago

Ĝi estas grava historia loko pro la Traktatoj de Lokarno en 1925.

La Astrovia Lokarno estas 1 : 1 000 000 000 skala modelo de la Sunsistemo. La Suno estas en la fino de la Via Gioacchino Respini de kie la vojo laŭ la rivero komenciĝas. La planedoj estas troveblaj ĉe la vojo ĝis la eksplanedo Plutono 6 kilometrojn de la Suno en la vilaĝo Tegna.

La sanktejo Madonna del Sasso en Orselina sur altaĵo estas fama vidindaĵo.

Ĉiujare okazas la Internacia filmfestivalo de Lokarno en la monato aŭgusto en la urbocentro ĉe la placo Piazza Grande.

El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo. En januaro 2004 la itala historiisto Marino Vigano spekulis ke la kastelo en Lokarno povus esti planita de Leonardo da Vinci.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaro en Lokarno ekzistis aktiva Esperanto-grupo, kies ĉefinicianto estis Dante Bertolini, la iama edukdirektoro de la kantona registaro de Tiĉino. Bertolini instruis dum certa tempo Esperanton en la porinstruista lernejo en Lokarno. En la kvartalo Solduno ekzistis ek de 1985 "Piazetta Esperanto", kiu estis unu el la malmultaj Esperanto-objektoj en Svislando. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 200)


Famuloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]