Loket

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Loket (apartigilo)


Loket
germane: Elbogen
urbo
Loket.jpg
Vido al urbocentro el burga turo
Loket prapor.gif
Flago
Loket Sokolov znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Loket
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Sokolov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkov-Arbaro
Memorindaĵo Loket burgo
Rivero Ohře
Situo Loket
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 50°11′19″N 12°45′05″E  /  50.18861°N, 12.75139°O / 50.18861; 12.75139 (Loket)
Areo 26,74 km² (2 674 ha)
Loĝantaro 3 174 (31.12.2007)
Denseco 118,7 loĝ./km²
Estiĝo 1240
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 33
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560537
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Loket (Sokolov District)
Retpaĝo: www.loket.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Loket, urbo en okcidenta Bohemio, 3270 loĝantoj, porcelanfabriko. Sur strategia meandro de rivero Ohře konstruita reĝa burgo Loket kiel administra centro de la regiono (1226), ekde 1240 urbo Loket. Inter 1795-1822 ĝi estis malliberejo.

Urbo Loket[redakti | redakti fonton]

Nuntempe urba historia monumentrezervejo - distancas proksimume je 8 km de la distrikta urbo Sokolov.

La estiĝo de la urbo estas vicigebla al fino de la romanika tempo antaŭ la jaro 1234.

En la unua triono de la 13-a jarcento la subburgejo de Loket, estis ringo sur la suda deklivo de la terlango. La domblokoj sekvis la vojon kondukantan de la istmo al la burgpordego. Dum la dua kvarono de la 14-a jarcento ankaŭ la urbo estis fortikigita per ŝtona murego kun prismoformaj turoj.

Proksimume en la mezo de la sudokcidenta parto de la urbo estas svelta prismoforma turo kun nova tegmento - tiel nomata "Robič-turo" (ĉeĥe: "Robičská věž"), kiu estis parto de la fortikaĵo el la antaŭhusana epoko. Preter la domaro apud la turo de iama Robič-pordeto kondukis malnova vojo el la urbo al la samnoma antaŭurbo kaj al la rivero. La pordeto apud la turo estis malkonstruita en la 1-a duono de la 19-a jarcento.

Origine eblis eniri kaj la urbon kaj la burgon sole tra la nord- orienta pordego - ĝis la jaro 1835, kaj la urbo tute ne estis traveturebla. Sur la loko, kie estas prismoforma - origine gotika turo - -iam staris la ĉefa eniro - tiel nomata "Pulva Turo" (ĉeĥe "Prašná brána") - ĝi estis malkonstruita komence de la 19-a jarcento.

Paŝon post paŝo ankaŭ la urbomuroj estis malkonstruitaj - restis konservita nur duonronda, origine malfrugotika defendturo de la fortikaĵeto el komenco de la 16-a jarcento - tio estis "duonronda domo N-ro 129!"

La komunika vojo en la nordokcidenta rando de la placo devenas nur el la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento - tiam ankaŭ la ĉenponto trans rivero Ohře estis konstruita en la jaroj 1834 - 1835. Tiam estis ebligita ligo de tiama regiona urbo kun la ŝoseo Karlovy Vary - Cheb. La ĉenponto dum preskaŭ tuta jarcento konsiderinde elstaris en la pejzaĝo.

Malnovan klasikisman ponton en la jaroj 1932 - 1936 anstataŭis la nova ponto, siatempe teknike progresiva. Ĝi volbis la riveron Ohře per kuraĝa arko kun du pli grandaj egaligantaj la teren-diferencojn inter la krutaj bordoj kaj la rivernivelo. La origina klasikisma ponto kompletigis per sia arko karakterizan bildon de la urbo Loket - tiu ĉi nova ponto bedaŭrinde ne.

Vido el sudokcidento - el kontraŭa bordo de Ohře al la burg-deklivo kun "markografa domo" estas ligita kun vido al la turo de la preĝejo de Sankta Venceslao. La turo origine gotika ricevis cepforman (=bulban) kupolon. Tiuloke norde de la placo - ĉe la 1-a muro kaj proksime de la enirejo en la burgon - la preĝejo staris jam antaŭ la jaro 1240. Post la incendio en la urbo (en la jaro 1473) oni konstruis tie novan preĝejon - malfrugotikan en la jaro 1476 - 1479. El la sama tempo restis konservitaj nur masonaĵo de la pastrejo kaj teretaĝo de la turo. La incendioj de la urbo en la jaroj 1701 kaj 1725 postulis plurajn rekonstruojn. Laŭ projekto de la arkitekto Wolfgang Braunbock la preĝejo estis en la unua triono de la 18-a jarcento (1725 - 1729) rekonstruita en la baroka stilo - ĝi fariĝis ununava konstruaĵo kun ligna spegula volbo kaj ĝia aspekto ĝis nun restis konservita. En la interiero estas altvalora ekipaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]