Lokomotiva neĝoblovilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
dum laboro

La lokomotiva neĝoblovilo estas tipo de neĝoblovilo. Ĝi flankenĵetas la neĝon per rotacianta ĵetrado, muntita al lokomotivo. Ĝi konsistas el ĉ. 10 oblikve lokitaj, ŝanĝeblaj padeloj, ŝoveliloj. Tiel ĝi similas al tunelbora maŝino, kiu estis unuafoje uzata pro borado en Hoosac Tunnel en 1853. La unuan lokomotivan neĝoblovilon konstruis la firmao Henschel aŭ Leslie Brothers (1883) kaj estis vaporpelita. Oni uzis pli frue jam kojnajn plugilojn, almuntitajn al fronto de la lokomotivo, sed tio ne sufiĉis kontraŭ troa neĝo.

Ĝi povas forĵeti ĝenerale 300 tunojn po horo.

Eksteraj ligiloj, angle[redakti | redakti fonton]