Loksideco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo loksideco (aŭ fikshejmeco) signifas la daŭran restadon de la homo ĉe unu loĝloko - kompare al la vivmaniero de ĉasistoj-kolektistojnomadoj.

La glaciepokaj ĉasistaj-kolektistaj kulturoj en Eŭropo devis sekvi siajn predobestojn, kiuj sezone migradis de paŝtejo al paŝtejo. Tiuj homoj vivis plejparte kiel nomadoj. La agrikulturo necesigis la loksidiĝon. Aliflanke - precipe en la oriento - per la specialiĝo de kelkaj grupoj al la bestbredado la nomadismo eĉ plilarĝiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kiel la homoj fariĝis loksidaj[redakti | redakti fonton]

Kiam la homo vivis ankoraŭ tre nomade, oni migris malantaŭ la sovaĝaj bestoj ĉasocele. La homoj vivis plejparte en grupoj de 20-50 personoj. Ili devis sekvi la bestogregojn, ĉar sen ĉaspredo ili ne havis sufiĉe por manĝi. Ĉar estis tro danĝere, kunpreni la virinojn kaj la infanojn al la ĉasado, la homoj konstruis loĝejojn por protekto. Jam tiam ekzistis formo de labordivido: La virinoj, dum la viroj estis ĉasantaj, iris kolekti berojn aŭ pluki graminacojn kaj prizorgi la infanojn. La viroj en malgrandaj hordoj, konsistantaj el proksimume 10 personoj, ekiris por ĉasado. Survoje ili konstruis falfosojn kaj metis kaptoretojn. Antaŭ 13.000 jaroj ili kunprenis al la ĉasado la unuajn hundojn, tiel ili povis mortigi iom grandajn bestojn kaj malgrandajn gregojn. La virinoj praktikis la unuan intencan agrikulturon. Ili kultivis selektitajn grajnojn, fruktojn kaj plantojn. Iom pli poste la homo hejmigis ankaŭ aliajn bestojn kaj plantojn. Ili konstruis ĉirkaŭbaraĵojn, en kiuj ili nun tenis bovojn, ĉevalojn, ŝafojn kaj kortobirdojn. Ĉar la homoj jam ĉiam preferis loĝejojn, ili nun konstruis al si por la propra sekureco malgrandajn vilaĝojn. La viroj pro la propra bestobredado ne plu devis foriri tiom distancen pro ĉasi, sed iom post iom fariĝis loksidaj. La homoj nun povis komenci plani. Ili ne plu tiom dependis de la "kapricoj de la naturo" kaj sia ĉasfortuno kaj ĉaslerteco.