Longobardoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fera krono de la lombardaj reĝoj

La lombardoj estis antikva ĝermana popolo. En la 1-a jarcento p.K. la lombardoj loĝis apud la rivero Elbo. Post longa migrado ili troviĝis en Panonio kaj Noriko, kie imperiestro Justiniano la 1-a permesis al ili setli en 548.

En 568, sub la regado de Alboino, ili eniris nordan Italujon, kie ili fondis reĝlandon kun ĉefurbo Pavio.

Ili poste penetris en centran kaj sudan Italujon, escepte de Pentapolo, la Papaj Ŝtatoj kaj la sudaj marbordoj, kiuj restis bizancaj.

Post la morto de Alboino (ĉ. 570) kaj la mallonga regno de Klefo la ŝtato disiĝis laŭ 36 duklandoj. La duklandoj Spoleto kaj Benevento en suda Italujo sendependiĝis. En 584 la lombardaj nobeloj elektis Aŭtaron, filon de Klefo, reĝo.

Reĝo Liutprando (712-744) fortikigis la reĝlandon per leĝoj kaj rekonkeris Spoleto-n kaj Benevento-n.

Papo Stefano la 2-a alvokis la frankan reĝon Pipinon la Malaltan por helpo. La frankoj venkis la lombardojn. Karolo la Granda estis denove helpa al la papo, invadis Lombardujon kaj estis kronata reĝo de la lombardoj en Pavio en 774.

La lombardoj lasis sian nomon al la okcidenta parto de norda Italio kaj al la nuntempa italia regiono Lombardio.

Ŝablono:LigoElstara