Lomboko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lombok)
Saltu al: navigado, serĉo
Lomboko
Satelita bildo
Satelita bildo
Situo Java Maro
Insularo Malgrandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 8° 25′ S, 116° 28′ O-8.4166666666667116.466666666673726Koordinatoj: 8° 25′ S, 116° 28′ O
Situo de Lomboko
Areo 4 725 km²
Plej alta loko Rinjani
3 726 ID-NB Ŝablono:Alto/nekonata rilato
Loĝantaro 3 160 000
669 loĝ./km²
Ĉefa loko Mataramo
Topografia mapo
Topografia mapo
v  d  r
Information icon.svg

LombokoLombok estas insulo de la Java Maro en la provinco Okcidentaj sudorientaj insuloj (Nusa Tenggara Barat aŭ NTB), Indonezio. Ĝi formas parton el la ĉeno de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. La Lomboka Markolo separas ĝin de Bali okcidente, kaj la Alasa Markolo de Sumbavo oriente. Ĝi estas preskaŭ cirkla, kun "vosto" (nome Sekotonga Duoninsulo) sudokcidente. La insulo estas ĉirkaŭ 70 km longa kaj havas areon de ĉirkaŭ 4,725 km². La provinca ĉefurbo kaj pli granda urbo estas Mataramo. Lomboko estas iom simila laŭ grando kaj denseco al la najbara Bali kaj kunhavas iome kulturan heredaĵon, sed estas administre parto de NTB kun la malabunde populacia Sumbavo. Ĝi estas ĉirkaŭata de pluraj pli malgrandaj insuloj, kies plej konataj estas la Giliaj Insuloj.

La insulo estas hejmo de 3,16 milionoj da Indonezianoj [1][2][3] kiel konstatita en la jardeka censo de 2010, kaj en 4 regentecoj kun la provinca ĉefurbo Mataramo.

Laŭ Lomboko havas sian nomon unu birdospecio: Lomboka liĥmero (Lichmera lombokia) el la familio de la Melifagedoj (Meliphagidae).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jumlah Penduduk NTB 4,4 Juta Jiwa (3a Septembro 2010). Alirita 7a Februaro 2011.
  2. Population of Indonesia by Province (2010). Alirita 7a Februaro 2011.
  3. http://www.citypopulation.de/Indonesia-MU.html