Lommiswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lommiswil
Blazono de Lommiswil
Blazono de Lommiswil
Blazono de Lommiswil
Lommiswil
Lommiswil
Lommiswil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Koordinatoj  47° 13′ 19″ N 7° 28′ 16″ O / 47.22194 °N, 7.47111 °O / 47.22194; 7.47111 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 19″ N 7° 28′ 16″ O / 47.22194 °N, 7.47111 °O / 47.22194; 7.47111 (mapo)
Areo 5,76 km²
Alteco 564 m super marnivelo
Poŝtkodo 4514
Komunumkodo 2551
Mapo de Lommiswil
Mapo de Lommiswil
Mapo de Lommiswil
vdr

Pri la komunumo

Lommiswil estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1442 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Lommiswil situas sur terenteraso sude de la Ĵurasa Montaro kun bela vido al la ebenaĵo de la Aro, kiu etendiĝas inter Bielo kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la vilagoxj Lommiswil kaj Im Holz kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sub la kresto de Hasenmattwiese sur alteco de 1360 m s.m. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5.76 km², de kiuj 43% estas kovritaj de arbaro, 45% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Lommiswil limas en nordoriento al Oberdorf, en sudoriento al Bellach, kaj en sudokcidento, okcidento kaj nordokcidento al Selzach.

Trafiko

Lommiswil situas flanke de la gravaj aŭtomobiltrafikvojoj, tamen ĝi estas facile atingebla de Grenchen kaj de Soloturno. Tra la komunumo pasas la fervojlinio de Soloturno al Moutier, kiu estis inaŭgurita la 1-an de aŭgusto 1908. Ekzistas stacidomoj en Lommiswil kaj en Im Holz. Ek de la jaro 2007 la komunumo ankaŭ estas konektita per buslinio al la loka busreto de la urbo Grenchen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas en distanco de proksimume 10 kilometroj sudokcidente apud Grenchen respektive sudoriente apud Soloturno.

Vidindaĵoj

Inter Lommiswil kaj Oberdorf situas ŝtonminejo, kie videblas interesaj piedŝpuroj de dinosaŭroj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lommiswil datiĝias el la jaro 1292 kiel Lomolzwile. Dum mezepoko en Lommiswil troviĝis la Kastelo Schauenburg, kiu estis detruita en la jaro 1375 de la soldistoj de Enguerrand la 7-a de Coucy. En la jaro 1389 Lommiswil kune kun la Senjorujo Altreu fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno kaj formis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 parton de ties Voktejo Lebern.[2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
  2. Fonto: Urs Zurschmiede: Lommiswil en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-29)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj