Herzberg am Harz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lonau)
Herzberg am Harz
urba komunumo de Germanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: die Esperanto-Stadt
Administrado
Poŝtkodo 37412
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 829  (2022) [+]
Loĝdenso 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 39′ N, 10° 20′ O (mapo)51.65555555555610.339444444444Koordinatoj: 51° 39′ N, 10° 20′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 71,88 km² (7 188 ha) [+]
Herzberg am Harz (Malsupra Saksio)
Herzberg am Harz (Malsupra Saksio)
DEC
Herzberg am Harz
Herzberg am Harz
Situo de Herzberg am Harz
Herzberg am Harz (Germanio)
Herzberg am Harz (Germanio)
DEC
Herzberg am Harz
Herzberg am Harz
Situo de Herzberg am Harz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Herzberg am Harz [+]
vdr


Kastelo de Herzberg.
La urbocentro de Herzberg.
Jues-lago.

Herzberg am Harz [HERCberk am harc], en Esperanto Hercbergo-ĉe-Harco aŭ simple Hercbergo[1], estas urbo en la sudo de Malsupra Saksio, ĉe la suda rando de Harco, ekzakte tie, kie la rivereto Sieber eliras el la mezmontaro Harco. Ĝi troviĝas nur kelkajn kilometrojn de la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto. Ĝi ekde la 1-a de novembro 2016 troviĝas en la distrikto Göttingen de la federacia lando Malsupra Saksio, antaŭe ĝi apartenis al la tiam malfondita distrikto Osterode, kaj situas en distanco de 32 km nordoriente de Göttingen kaj 90 km sud-sudoriente de Hannover.

Supre de la urbocentro sur monto staras la Kastelo Herzberg. Tiu kastelo unuafoje estis menciita en donacdokumento de Henriko la Leono (germ. Heinrich der Löwe) el la jaro 1154. Ĝi estas unu el la maloftaj kasteloj de trabfaka konstrumaniero. De 1158 ĝi estas en posedo de la dinastio de Velfoj. En la jaro 1929 Herzberg ricevis urbajn rajtojn. Intertempe al ĝi apartenas ankaŭ la iam memstaraj lokoj Lonau, Scharzfeld, Sieber kaj Pöhlde.

Laŭ decido de la urbaj deputitoj de la 11-a de julio 2006 la urbo portas la nomon "Herzberg am Harz — die Esperanto-Stadt/ la Esperanto-Urbo"[2].

Ĝemela urbo[redakti | redakti fonton]

Lokaj kaj regionaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Herzberg[redakti | redakti fonton]

En Herzberg troviĝas la Interkultura Centro Herzberg (ICH). Kiel Germana Esperanto-Centro, ICH servas kiel klerigejo de Germana Esperanto-Asocio, krome ĝi estas kulturcentro de UEA. Esperanto ankaŭ plenumas gravan rolon en la kunlaboro de Herzberg kun la pola partnera urbo Góra.

Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzas oficialan kromnomon „la Esperanto-urbo“. Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento. Poste la urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.

Esperanto-agado en Herzberg komenciĝis en la 1960-aj jaroj, kiam Joachim Giessner [:joaĥim gisner:] ekinstruis la neŭtralan pontolingvon. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj tradukis ĉirkaŭ 400 kantojn al Esperanto. La regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco(Südharz) festis en 2001 sian 25-jaran jubileon per kleriga kaj kultura aranĝo kun internacie elstaraj partoprenantoj en la kastelo super la urbo. Klerigado kaj kulturo estas la precipaj laborkampoj de la Herzberg-aj esperantistoj. Interkultura Centro Herzberg funkcias interalie kiel filio por klerigado kaj kulturo de la Germana Esperanto-Asocio kaj klerigcentro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dum la tuta jaro okazas Esperanto-kursoj, pluklerigaj studsesioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Herzberg estas germania kaj internacia centro por klerigado de Esperanto-instruistoj.

Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En aprilo 2005 la urbestroj Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Esperanto estas instruata en la lernejoj de ambaŭ urboj. En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en arbara junular-feriejo en Herzberg-Pöhlde. Similaj renkontiĝoj, kun eĉ pli internacia partoprenantaro, okazos laŭplane en ĉiu somero.

Herzberg fariĝu Esperanto-modelurbo kun dulingvaj vojmontriloj, manĝokartoj en Esperanto kaj multaj aliaj ofertoj por esperantistaj gastoj. Unuaj paŝoj al tiu celo jam videblas.

Premio Ora Madono[redakti | redakti fonton]

Dum pli ol 25 jaroj (en 2023) multaj aktivaj esperantistoj ricevis la honorigon “Ora Madono", elstaran distingon de la Esperanto-Centro kaj de la GEA-filio por Kulturo kaj Klerigado en tiu ĉi Esperanto-urbo[3].

Restoracioj[redakti | redakti fonton]

Interkultura Centro Herzberg (ICH) sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy ekde 2006 ellaboradas specialan Esperanto-infrastrukturon en kaj por la Esperanto-urbo. Unu el la gravaj iniciatoj estis alvoko al lokaj restoracioj kaj hoteloj ekuzi Esperanton kaj oferti la servojn al Esperanto-parolantaj vizitantoj, gastoj. ICH zorgadas pri la tradukado de menukartoj kaj ilia disponigo.

  • Großer Knollen“ — la restoracio sur la monto en januaro 2007 surtabligis la unuajn Esperanto-manĝokartojn de la Esperanto-urbo.
  • "Restoracio Zur Linden" (foje fermita) en Sieber havas la plej ampleksan Esperanto-manĝokarton.
  • "Mamma mia" — en la itala restoracio krom Esperanto-manĝokarto speciala oferto estas Esperanto-pico en formo de kvinpinta stelo kun verda supra parto el eruko. La itala posedanto, ĉefkelnero Felice, vigle akceptas la gastojn per laŭta 'Saluton!'
  • "Akropolis" — greka restoracio en la ĉefstrato havas Esperanto-manĝokarton kaj ofertas Esperanto-salaton (kun kvinpintaj verdaj steloj el kapsiko).
  • "Ginsengo-butiko" funkcias ekde la 6-a de decembro 2008 kaj ties menuo de unikaj koreaj teoj ankaŭ estas dulingva. En 2011 la posedantoj — esperantistoj-geedzoj Song Jeong-ok kaj Harald Schicke establis en la korto de la butiko Esperanto-kafejon.
  • "Artemis" — greka restoracio proksime al la stacidomo, havas Esperanto-menukarton kaj invitas ne nur individuojn, sed ankaŭ disponigas siajn ejojn por Esperanto-renkontiĝoj, konferencoj kaj eĉ kongresoj. Por konferencaj gastoj oni ofertas rabaton.
  • "Jägerhof" — hotelo kun restoracio havas multajn pladojn en la Esperanto-manĝokarto kaj disponigas ejojn por Esperanto-kunsidoj.
  • "Mutlu's Döner" — turka bufedo ĉe la ĉefplaco en la urbocentro havas manĝokarton en Esperanto kaj ofertas specialaĵon Esperanto-Döner, speciale kreitan laŭ la instigo de Peter Zilvar por la oftaj vizitantoj, semajnfinaj kursanoj de Interkultura Centro Herzberg.
  • "Nanjing" — tradicia ĉina restoracio, kiu ofertas ankaŭ abundan bufedon, havas sian manĝokarton en Esperanto kaj donas rabaton por grandaj Esperanto-grupoj.

Hoteloj[redakti | redakti fonton]

Somere 2011 esperantista familio el Pollando aĉetis en Sieber 3-stelan hotelon Zum Pass. Al tiu tempo Teresa Liberska jam de kelkaj monatoj loĝis en Herzberg am Harz, helpis al Zsófia Kóródy kaj Interkultura Centro Herzberg en la lerneja instruado kaj agadis kiel administranto por ILEI.[4][5]

Somere 2011 la esperantisto el Vieno, Amir Javadi, iama posedanto de Esperanto-Paradizo, aĉetis la malnovan hotelon Goldener Hirsch kaj translokiĝis al Herzberg. Li komencis renovigadi la konstruaĵon.[5][6]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bonvenigaj ŝildoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dulingvaj ŝildoj en Hercbergo.

Kvar oficialaj esperantlingvaj bonvenigŝildoj el kverkoligno estis fiksitaj al la germanlingvaj ŝildoj kaj estas bone videblaj de ĉiuj kiuj venas per aŭto al Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La starigon de bonvenigŝildoj iniciatis la realigis Interkultura Centro Herzberg kun permeso kaj parta financa subteno de la urbo. Ili troviĝas ĉe la urborando

  1. el la veturdirekto Herzberg-Pöhlde resp. Duderstadt,
  2. el direkto Göttingen (ĉe la forte frekventata federacia strato 27),
  3. el direkto Osterode am Harz resp. Seesen (federacia strato 243) kaj
  4. el la veturdirekto Herzberg-Sieber resp. Sankt Andreasberg.

Esperantlingvaj vojmontriloj[redakti | redakti fonton]

15 oficialaj vojmontriloj al la Esperanto-Centro estis fiksitaj de la stacidomo tra la urbocentro.

Joachim-Gießner-monumento[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj ĉe la Esperanto monumento antaŭ stacio de Hercbergo.

Memormonumento honore al la Esperanto-pioniro Joachim Gießner estis solene inaŭgurata sabaton, la 30-an de junio 2007. Mintrajna vagoneto kun tabulo, sur kiu surestas dulingva etbiografio memorigas pri Joachim Gießner kaj lia 50-jara aktiva agado. Krome nova ŝildo malantaŭ la vagoneto bonvenigas la alvenintojn en „Herzberg — la Esperanto-urbo“.

La Herzberg-a fervojisto kaj estro de la fervoja stacidomo Gießner (1913 ĝis 2003) dum multaj jaroj estis prezidanto de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), kaj de 1968 ĝis 1990 li estis prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li ankaŭ estas tre konata por lia ampleksa traduka laboro, ĉefe de ĉiuspecaj kantoj.

La solenan inaŭguron ĉeestis inter aliaj: la urbestro de Herzberg Gerhard Walter, la prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio Aĥim Meinel, s-ro Pätzold de la sociala fervojista fondaĵo „Stiftung Bahn-Sozialwerk“, Ulrich Mattke kiel muzikisto kaj amiko de Joachim Gießner — kiu festparolis pri la elstara traduklaboro far Joachim Gießner rilate de kantoj al Esperanto, GEFA-prezidinto Rolf Terjung (kiu kolektis la mondonacojn de la membroj de GEFA kaj IFEF por la monumento).

Dulingvaj ŝildoj[redakti | redakti fonton]

Dulingva klarigo en la kastelo de Hercbergo.

La unua dulingva ŝildo sur publika urba konstruaĵo aperis ĉe la Domo de la Renkontiĝo, kie ofte okazis ankaŭ esperantlingvaj programoj, kursoj, seminarioj organiztaj de Interkultura Centro Herzberg. Ankaŭ sur la muro de la urbodomo estas nova vitra kesto por informi pri Esperanto kaj pri la Esperanto-centro, sur kies muro ŝildo informas pri la funkcioj de la domo. En marto 2007 oni inaŭguris novan 6-metran bonvenigan tabulon sur la turisma oficejo.

Lokaj esperantistoj, klubanoj de Esperanto-Gesellschaft Südharz en Herzberg donacis dulingvan ŝildon al la urba biblioteko. Ĝi montras la malfermhorojn en la lingvoj germana kaj Esperanto. En la biblioteko estas haveblaj libroj en Esperanto. La legoĉambron la urbo donas je dispono por Esperanto-seminarioj, kunsidoj ktp.

Interkultura Centro Herzberg havas strategian planon laŭ kiu en pluraj lokoj aperas dulingvaj ŝildoj en Herzberg, ekzemple ĉe la akvofalo. La nova urba rondvojo «Akvo-8», projekto de la klubo 'Zukunftswerkstatt' enhavas 18 informtabulojn kun resumoj en Esperanto pri la historio de la urbo, la arbo-instrupado (inaŭgurita la 7an de majo 2011) ĉirkaŭ Jues-lago montras la nomon de pli ol 50 diversaj arboj en la germana, scienca latina kaj en Esperanto.

Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Regule okazas en Herzberg Esperanto-renkontiĝoj. Jen ekzemplo de kelkaj.

46a Konferenco de ILEI en Herzberg-Sieber, julio 2013[redakti | redakti fonton]

Inaŭguro de la monumento kaj de la ponto ESPERO en Herzberg-Sieber dum la 46a Konferenco. Fotis Mireille Grosjean

Dum unu semajno kunvenis en Sieber pli ol 100 personoj okaze de la ĉiujara Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Kultur-turisma renkontiĝo antaŭ UK 2008[redakti | redakti fonton]

Pli ol 50 partoprenantoj el 17 landoj ĝuis la abundan programon, urborigardadon, ekskursojn, fakprelegojn, kulturajn kaj amuzajn prezentadojn dum la semajno antaŭ la UK. Ili havis la bonŝancon kunfesti la 2-an naskiĝtagon de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, prezentis sin kun siaj naciaj flagoj kaj Esperanto-flagoj al la lokuloj dum la t.n. Festo en la Parko, estis oficiale akceptitaj en la urbodomo, kelkaj el ili eĉ intervjuitaj de regiona radio. La renkontiĝo finiĝos sabate per komuna busveturado al Roterdamo.

Komuna kongreso de GEA kaj EEU[redakti | redakti fonton]

En printempo 2009 okazis en Herzberg komuna kongreso de la Germana Esperanto-Asocio kaj la Eŭropa Esperanto-Unio.

Studsesioj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj dum la SAT-kongreso de 2016 antaŭ la hercberga kastelo

La Interkultura Centro Herzberg estas la klerigejo de la Germana Esperanto-Asocio. Plurfoje jare okazas studsesioj pri interlingvistiko kaj fakprelegoj pri plej diversaj temoj.

Somera Esperanto-Lernejo[redakti | redakti fonton]

Ekde 2006 dum Somera Arbara Lernejo (SALO) infanoj de la ĝemelurboj Góra kaj Herzberg kune lernas Esperanton kaj ekskursas en la regiono.

Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda[redakti | redakti fonton]

En 2016, jaro de deka jubileo de la nomumo "Esperanto-urbo", Hercbergaj esperantistoj organizis la 89-an kongreson de SAT inter la 16a kaj 23a de julio. Plejparto el la kongreseroj okazis en la Esperanta hotelo "Zum Pass" ĉe la rivero Ziber.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La urbo estas atingebla por eksterlandanoj trajne (haltejo de Deutsche Bahn (DB), stacio (Bahnhof) Herzberg am Harz kaj buskompanio Flixbus.

Kategorio Esperanto-urboj en Vikivojaĝo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Herzberg am Harz en retgazeto Nia Mondo

Oficiala hejmpaĝo de Herzberg germane, kun gamo da pri-esperantaj novaĵoj

Esperanto-urbo esperante kaj en 17 aliaj lingvoj

Paĝaro de Interkultura Centro Herzberg germane, esperante

Intervjuo de la podkasto Movado Vidpuntko kun Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar, du ĉefaj reprezentantoj de la Esperanto-Urbo Herzberg am Harz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-Gesellschaft-Südharz-estraro kaj Peter Zilvar. 2024. "Realaj faroj, laboradoj kaj finfine veraj bonŝancoj por Esperanto dank' al oficialigita Esperanto-Urbo, ktp." Esperanto 1387(2). 45.