Lonay
| Lonay | |
|---|---|
| Kantono | Vaŭdo |
| Distrikto | Morges |
| Koordinatoj | 46°32′00″N 06°31′00″O / 46.533333°N, 6.516667°OKoordinatoj: 46°32′00″N 06°31′00″O / 46.533333°N, 6.516667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2397 |
| Areo | 3,71 km² |
| Alteco | 409 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1027 |
| Komunumkodo | 5638 |
Lonay estas komunumo de la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo en Svislando. La loĝantoj de la komunumo sin nomas "Les Fourmis" (La formikoj en franca). La komunumo la 31-an de decembro 2009 havis 2397 loĝantojn.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Lonay situas proksimume 29 km nordoriente de Nyon kaj 9 km okcidente de Laŭzano, en viteja regiono nomita "La Côte". La kastelo de Lonay sur la komunuma teritorio estis konstruita en la 17-a jarcento. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Lonay mem la vilaĝeto Roman.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Lonay limas en okcidento al Morges kaj Echichens, en nordo al Bremblens, en oriento al Echandens kaj Denges, kaj en sudo al Préverenges.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Lonay datiĝas el la jaro 1152 kiel Lonna. De 1536 ĝis 1798 Lonay estsis parto de la berna voktejo Morges. En la jaro 1803 ĝi estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo. [1]