Lonchodytes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lonchodytes estas genro de akvobirdoj de malsupra Kretaceo, kiuj loĝis laŭlonge de la bordoj de la Okcidenta Interna Maro. Ili vivis probable dum la Mastriĥtia, antaŭ 70 milionoj da jaroj (mj), kaj estis trovita en rokoj de la la Kuŝejo Lance en Vajomingo (Usono) kvankam ŝajnas ankoraŭ iome neklara ĉu ĝi fosiliiĝis tie aŭ estis reverkita el postaj kuŝejoj (Dania: supra Paleoceno, malpli ol 65 mj).

Lonchodytes estesi, la tipa specio, aspektas tre proksime rilata al la praulo de kelkaj modernaj birdoj. Ĝi estas plej ofte aligita - kvankam provizore - kun la Gavioformaj (kolimboj), Procelarioformaj (tubenozoj) aŭ Pelikanoformaj. Ŝajne estis pli proksima al la Procelarioformaj ol al aliaj ordoj laŭ amalizo per kladistiko[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mortimer (2004)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mortimer, Michael (2004): The Theropod Database: Phylogeny of taxa. Konsultita la 2013-MAR-02.