Londonanidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Londonanidoj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Donald W. Munns
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1946
Eldonejo The Esperanto Publishing Company Limited
vdr

Londonanidoj estas originala romano de Donald W. Munns, knaba aŭtoro (1930-1945) - unu jaron post lia subita morto eldonis ĝin en 1946, The Esperanto Publishing Company LTD. (Heronsgate, Rickmansworth, Anglujo).

En 1939 miloj da londonaj infanoj devis foriri en la kamparon, por tie transvivi la atakojn kontraŭ Londono. Inter ili estis ankaŭ la juna aŭtoro, kiu rakontas pri la vivo en la kamparo. Li verkis la rakonton rekte en Esperanto post 15 monatoj da lernado.

Ĉe sinjoro Salter, direkto de Gordona lernejo, sonoras telefono, kaj virina voĉo anoncas, ke morgaŭ realiĝos la forveturo. Fraŭlino Burdon, instruistino, forveturas kun dudek tri infanoj, nome sep knabinoj kaj dek ses knaboj, al vilaĝo, kie la infanoj estas loĝigitaj ĉe privataj familioj. Ĉiutage ili antaŭtagmeze lernas, sed posttagmeze preparas geknabajn aventurojn, precipe „batalojn“ kontraŭ vilaĝanidoj kaj geknaboj el alia lernejo, Trig-anoj. Ekestas konfliktoj ankaŭ kun la loĝejdonantoj, kiuj ofte komprenas la infanojn kiel hejmajn servistojn kaj volas ilin puni per vergado pro tio, ke ili ludis kun geamikoj anstataŭ labori. En la infana grupo aperas ankaŭ feminisma movado, kiam knabinoj volas egali al la knaboj kaj en la lasta decida batalo per sia knabina ruzo sukcesas venkigi la grupon super la „malamikoj“.

La stilo estas sufiĉe matura kaj ofte surprizas per sprite trovitaj esprimoj (elurbiĝo, elurbigitoj, interleciona ludtempo, ekpaŝi antaŭen kvazaŭ batal-inviti ktp.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]